Ernő Kállai Kiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Kállai Kiss
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1939 (1939-08-17)
en Budapeŝto
Morto 17-an de oktobro 2023 (2023-10-17) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo klarnetisto • tárogató player
vdr

Ernő KÁLLAI KISS, hungare Kállai Kiss Ernő, estis hungara klarnetisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Kállai Kiss naskiĝis en 1939 kaj mortis la 17-an de oktobro 2023. Li devenis el cigana muzikista familio. Ekde 1956 li okupiĝas nur pri folklora muziko, kiu en Hungario havas alian nomon: cigana muziko. Li aliĝis al fama orkestro Hungara Ŝtata Popola Orkestro, kiun foje Zoltán Kodály dirigentis. Poste Kodály aparte gratulis al Kállai. Baldaŭe li aliĝis al orkestro de Hungara Radio. En Usono li kune muzikadis kun Benny Goodman. Post la koncerto Benny Goodman nomis lin "Reĝo de klarneto". En 1966 li ricevis kronon de la ciganoj. Jam ankaŭ lia filo Ernő Kállai Kiss pli juna estas violonisto, ili ofte muzikadas komune en orkestro. Li ricevis premion Kossuth en 2003, krome ankaŭ aliajn premiojn.

Lia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Li ludas la plej konatajn melodiojn, kiuj estas konataj, kiel cigana muziko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.