Ernő Kurnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Kurnik
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1913 (1913-08-17)
en Mecsekszabolcs
Morto 3-an de marto 2008 (2008-03-03) (94-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo • inĝeniero-agronomo
vdr

Ernő Kurnik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kurnik Ernő estis hungara agronomo, inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).

Ernő Kurnik [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1913 en Mecsekszabolcs (nun urboparto en Pécs. Li mortis la 3-an de marto 2008 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Kurnik frekventis gimnazion en Pécs, universitaton en Budapeŝto. En 1939 li eklaboris en esplora instituto en Iregszemcse, kie li estis direktoro inter 1945-1953, poste inter 1955-1983. En 1983 li pensiuliĝis. Ekde 1962 li ankaŭ instruis en altlernejo de Keszthely. Li doktoriĝis en 1963. Li partoprenis en redaktado de Acta Agronomica Hungarica. Li okupiĝis precipe pri sojfaboj, ĝardenaj pizoj, sunfloroj, kolzoj. Li ricevis memormedalojn kaj premiojn inter 1974-1999.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szójatermesztési és ojtási kísérletek (1942)
  • A napi megvilágítás időtartamának jelentősége a növények honosításában (1956)
  • A szója (La sojfabo), (1962)
  • Züchtung von Sonnenblumen (Helianthus annus) unter Berücksichtigung von Ölmenge und Ölqualität (1966)
  • Nagyüzemi szójatermesztés (1976)
  • Pillangósvirágúak XVIII.: A szója (1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]