Ernő Mezei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Mezei
Persona informo
Naskonomo Grünfeld Ernő
Naskiĝo 1-an de majo 1851 (1851-05-01)
en Sátoraljaújhely
Morto 25-an de oktobro 1932 (1932-10-25) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Ernő MEZEI laŭ hungarlingve kutima nomordo Mezei Ernő estis hungara ĵurnalisto, politikisto, membro de Societo Petőfi.

Ernő Mezei naskiĝis la 1-an de majo 1851 en Sátoraljaújhely. Li mortis la 25-an de oktobro 1932 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Mezei devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1871 li eklaboris en gazeto Ellenőr, poste en similaj aliaj gazetoj, kie li verkis politikajn artikolojn. En 1881 li elektiĝis deputito parlamenta por Miskolc, sed li verkis ankaŭ poemojn al Vasárnapi Újság.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tisza Kálmán a miniszterelnök (Kálmán Tisza, la prezidento) 1875
  • A polgári házasság (La burĝa geedziĝi) 1876
  • Bolyongások az olasz ég alatt (Vagabondado sub ĉielo de Italio) 1877
  • Tisza Kálmán 1877-ben (Kálmán Tisza en 1877) 1877
  • parlamentaj paroladoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]