Ernő Osvát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
O e.jpg

OSVÁT Ernő (oĵva:t) estis hungara redaktoro, verkisto, frato de Kálmán Osvát naskita en Nagyvárad la 7-an de aprilo 1877 kaj mortinta en Budapeŝto la 28-an de oktobro 1929.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Osvát studis mallonge juron en Nagyvárad. En 1895 li transloĝiĝis en Budapeŝton, preparis sin juristo, sed baldaŭ transskribiĝis al filozofio. Ekde novembro 1889 li fariĝis kunlaboranto de A Hét kiel gvidanto de literatura rubriko. En la jaro 1900 li estis la kunlaboranto de Új Magyar Szemle Inter 19021903 li redaktis la revuon Magyar Geniusz kaj 1905 fondis la revuon Figyelő. En 1908 li iĝis la redaktoro de revuo Nyugat. Li malkovris plurajn talentulojn (Mihály Babits, Zsigmond Móricz, Gyula Illyés, László Németh ktp.). En 1929 pro la morto de sia filino li memmortigis. Liaj libroj aperis nur post sia morto.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az elégedetlenség könyvéből (aforizmagyűjtemény, Gyoma, 1930);
  • Összes írásai (Bp., 1945).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nyugat (1923. 6. sz.);
  • Lukács György: Új magyar kultúráért (Bp., 1948);
  • Gellért Oszkár: Kortársaim (Bp., 1954);
  • Illés Endre: Krétarajzok (Bp., 1957);
  • Fodor József: Emlékek a hőskorszakból (Bp., 1964);
  • Sós Endre: Felvillanó arcok (Bp., 1965);
  • Fráter Zoltán: Osvát Ernő élete és halála (Bp., 1987).

Fonto[redakti | redakti fonton]