Ernő Pesovár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Pesovár
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1926 (1926-09-05)
en Herend
Morto 2-an de marto 2008 (2008-03-02) (81-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo koreografo • muzeologo • folkloristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernő PESOVÁR [peŝovAr], hungare Pesovár Ernő estis hungara dancisto pri popolmuziko, profesoro, verkisto kaj koreografo.

Ernő Pesovár naskiĝis la 5-an de septembro 1926 en Herend. Li mortis la 2-an de marto 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Pesovár dancadis kun sia frato jam en gimnazio. Poste li frekventis universitaton por esti muzeologo en Budapeŝto. En 1951 li eklaboris en muzeoj de Makó, Kőszeg kaj Balassagyarmat. En 1959 li eklaboris en etnografia muzeo en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri popolmuziko. Inter 1959-1978 li estris dancan trupon en Szombathely, kie li ankaŭ koreografadis. Li ofte instruis dancadon, ekzemple en Kolonjo, Dresdeno, Kubo (lando), Budapeŝto kaj en Szombathely. En la 1960-aj jaroj li helpis la dancistajn movadojn en Germanio, Nederlando kaj Svedio. Li ricevis premion Kossuth en 1992, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A tánc költészete (Poezio de la danco), 1982
  • Vas megye tánc- és zenei hagyománya 1988
  • A magyar páros táncok (La hungaraj paraj dancoj) 1997
  • Tánchagyományunk történeti rétegei 2003
  • A magyar tánctörténet évszázadai (Jarcentoj de la hungara danchistorio) 1972, 2003

Fontoj[redakti | redakti fonton]