Ernő Szabó (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ernő Szabó

SZABÓ Ernő [pr. sabo:] estis hungara aktoro, reĝisoro naskiĝinta en Kassa la 20-an de junio 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de februaro 1966.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1954 - Ŝtatpremio (Rumanujo),
  • 1959 - Meritartisto,
  • 1965 - Eminenta artisto.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Ernő Szabó ekde 1917 ĝis 1921 estis infanaktoro en trupo de sia patro László Neményi. En la jaroj 1920-aj, 1930-aj li ludis en provincaj trupoj. En 1939–40 li dungiĝis al la trupo de Mihály Erdélyi, sed en 1940 li aperis ankaŭ en la Royal Revü Varieté. Inter 1940 ĝis 1946 li ludis en Nagyvárad. Ekde 1946 ĝis 1955 li estis aktoro kaj ĉefreĝisoro de Székely Színház de Târgu Mureş kaj instruis en la aktoraltlernejo. Poste en Hungarujo li elpaŝis en la teatroj de Magyar Néphadsereg, Fővárosi Operett, Blaha Lujza, József Attila. Li ofte aperis en radio kaj en filmoj.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Volpone (Johnson);
  • Orgon (Molière: Tartuffe);
  • Tiborc (Katona J.: Bánk bán);
  • Csörgheő Csuli (Móricz Zs.: Úri muri);
  • Polgármester (Gogol: A revizor);
  • Róth bácsi (Földes I.: Hivatalnok urak);
  • Rosta Márton (Ferenc Farkas: Csinom Palkó);
  • Tódorka Szilárd (Csiky G.: A nagymama);
  • Robinson (Ostrovskij: Hozománynélküli menyasszony);
  • Gyula bácsi (Kállai I.: Férjek a küszöbön).

El liaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ábrahám P.: Viki;
  • Gorki: Éjjeli menedékhely;
  • Gribojedov: Az ész bajjal jár;
  • Huszka J.: Gül Baba.

Fontoj[redakti | redakti fonton]