Erna Morena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erna MORENA (naskiĝis la 24-an de aprilo 1885 en Wörth am Main, mortis la 20-an de julio 1962 en Munkeno; origine: Ernestine Maria Fuchs) estis germana aktorino, produktorino kaj scenaristino.

Erna Morena (Foto: Wanda von Debschitz-Kunowski)

Vivo

Naskiĝinte en Wörth am Main, Erna Morena en la aĝo de 17 jaroj transloĝiĝis al Munkeno por viziti artmetian lernejon. Poste ŝi pasigis duonan jaron en Parizo, ĝis kiam ŝi ekloĝis en Berlino kaj laboris kiel flegistino. Supozeble ŝi samtempe lernis la aktoradon. En la jaro 1910 Max Reinhardt engaĝis ŝin en sia ensemblo.

En 1913 en Die Sphinx ŝi prezentis sian unuan filmrolon. Entute ŝi agis en proksimume 120 filmoj, kun konataj reĝisoroj kiel ekz. Paul Leni, Richard Oswald, Robert Wiene, Friedrich Wilhelm Murnau kaj Georg Wilhelm Pabst, kaj ŝi inter ŝiaj aktoraj kolegoj estis ekz. Conrad Veidt, Emil Jannings, Reinhold Schünzel kaj Werner Krauß.

Ŝi estis eksterordinara stelulino de la germana mutfilmo: malhelhara, altstatura kaj kun esprimplenaj vizaĝtrajtoj. Kvankam tiutempe ŝi ofte estis nomata samtempe kun Asta Nielsen kaj Henny Porten, ŝia nomo nun estas preskaŭ ne plu konata.

Erna Morena ankaŭ elprovis sin kiel produktorino: En 1918 ŝi, subtenite de kelkaj geamikoj, fondis en Berlino la firmaon Erna Morena Film GmbH, kiu produktis i.a. la mutfilmojn Colomba (1918 kun Werner Krauß) kaj Die 999. Nacht (1919/20 kun Hans Albers).

De 1915-1921 Erna Morena estis la edzino de la verkisto Wilhelm Herzog verheiratet. La paro havis unu filinon.

Listo fe filmoj

  • Schwere Stunden (1913)
  • Sein braunes Mädel (1914)
  • Arme Eva (1914)
  • Der Spieler (1915)
  • Maria (1916)
  • Lulu (1917)
  • Prima Vera (1917)
  • Das Tagebuch einer Verlorenen (1918)
  • Nerven (1919)
  • Algol - Tragödie einer Macht (1919)
  • Von morgens bis Mitternacht (1920)
  • Das indische Grabmal (1921)
  • Der Gang in die Nacht (1921)
  • Lotte Lore (1921)
  • Die Verschwörung zu Genua (1921)
  • Teufelssymphonie (1922)
  • Ein neues Leben (1922)
  • Fridericus-Rex-Filme|Fridericus Rex (1922)
  • Wilhelm Tell (1923)
  • Der Großindustrielle (1923)
  • Glanz gegen Glück(1923)
  • Der Berg des Schicksals (1924)
  • Mutter und Kind (1924)
  • Heiratsschwindler (1925)
  • Wallenstein (1925)
  • Die eiserne Braut (1925)
  • Bismarck 1862-1898 (1926)
  • Die rollende Kugel (1927)
  • Der Kampf des Donald Westhof (1927)
  • Rutschbahn (1928)
  • Man schenkt sich Rosen, wenn man verliebt ist (1929)
  • Aschermittwoch (1930)
  • Das erste Recht des Kindes (1932)
  • Die vom Niederrhein (1933)
  • Was bin ich ohne Dich?
  • Pygmalion (1935)
  • Zwischen den Eltern (1938)
  • Fasching (1939)
  • Jud Süß (1940)
  • Unsterbliche Geliebte (1951)