Ernest Tarbouriech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernest Tarbouriech
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1865 (1865-04-18)
en 6-a arondismento de Parizo
Morto 8-an de januaro 1911 (1911-01-08) (45-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo politikistoadvokatoprofesoro
vdr

Ernest Tarbouriech (Parizo, 18a aprilo 1865 - Parizo 8a januaro 1911) estis franca politikisto, socialista deputito el 1910 al 1911, kaj membro de la Nacia Federacio de la Libera Penso.

Citaĵo
 En 1897 Moch publikigis ĉe Giard et Briere, grava pariza eldonisto, broŝuron, (aparta represo de artikolo el la “Revue Int. de Sociologie”) kies plano kaj argumentoj estis poste centfoje reuzataj de la verkantoj de broŝuroj aŭ paroladoj por propagando. Li publikigis ankaŭ similan artikolon en la “Revue des Revues”, kaj tiuj publikigoj interrilatigis lin kun Henri Bel, bibliotekisto de la Universitato de Montpellier, Gariel, sekretario de la “Association française pour 1'avancement des Sciences”, d-ro Javal, Th. Ruyssen, generalo Sebert, Tarbouriech, Tenneson, Fried, Moscheles, senatano Lafontaine (de Bruselo) ktp. Leŭtenanto Lemaire baldaŭ poste publikigis en Belgujo prop. broŝuron similan al tiu de Moch. 
— artikolo Francujo, p.228, verkita de Warighien el la Enciklopedio de Esperanto 1933 Budapeŝto

Li estis, ekde la komenco de 20a jarcento, membro de la Liberpenso nome de kiu li intervenas en popola universitato. Li subtenis Esperanton same en sia filozofa projekto kiel en sia asocia agado. Advokato, doktoro pri juro, li fariĝis instruisto ĉe la kolegio de la sociaj sciencoj. Sekretario de la ligo pri hom-rajtoj, li estis socialista deputito de la departemento Jura de 1910 ĝis 1911.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]