Ernest Bevin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernest Bevin
Persona informo
Ernest Bevin
Naskiĝo 9-an de marto 1881 (1881-03-09)
en Winsford
Morto 14-an de aprilo 1951 (1951-04-14) (70-jaraĝa)
en Westminster
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernest BEVIN (9-a de marto de 1881 - 14-a de aprilo de 1951) estis brita politikisto kaj sindikatisto memorita ĉar estis unu el ĉefaj ministroj pri Laboro kaj Nacia Servo.

Neriĉa, li aliĝis fruaĝe al la Laborista Partio. En 1922 li estis unu el la kreintoj de la Transporta Sindikato kiu poste estos rapide unu el la sindikatoj plej povaj de la Unuiĝinta Reĝlando. Post esti elektita kiel ĝenerala sekretario de tiu sindikato, Bevin iĝis unu de la sindikatistoj plej influaj en la lando kaj forta reprezentanto de la sindikataj rajtoj en la Laborista Partio. Politike li estis modera socialisto, forte kontraŭa al komunismo kaj al la rekta agado. Tamen li partoprenis en la granda ĝenerala striko de 1926, sed ne tre entuziasme. Li pensis ke estas pli certa atingi profitojn pere de negocado, rezervante la strikojn kiel lasta ilo.

Winston Churchill nomumis lin Ministro de Laboro (1940) en la registaro de uueco dum la Dua Mondmilito.