Ernest Deligny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-D

Ernest DELIGNY (dölinji), franco, licea prof. Nask. 9 dec.1864 en Fauquembergues (urbeto 25 km sudokcidente de Saint-Omer, norda Francio); mortis 24 februaro 1950 en Saint-Omer. Direktis dum 30 jaroj sportajn societojn. Estis Volapükisto; li fariĝis E-isto en 1900. Propagandisto, fondis grupojn kaj, kun kelkaj samideanoj, la nordfrancan federacion (1908), kies prezidanto li estas. Kreis en 1908 la Norda Gazeto, kiu ĉesis aperi en 1914 kaj reaperis en 1930. Ĝenerala sekretario de la XII. Universala Kongreso (Hago,1920); organizis 4 esperantajn ekspoziciojn en Saint-Omer kaj Boulogne-sur-Mer. Entute li partoprenis 18 universalajn kongresojn.

Li verkis Cours elémentaire d'Espéranto, 1905; Traduko el la greka lingvo. Ranratbatalo, 1908; Lia rakonto Nekredeblaj aventuroj de Sinjoro Radamanto aperis en la kolekto Laŭroj; La vivo de liceano, dialogoj 1925; Traduko de Dumas: Tri rakontoj 1933.

Deligny ankaŭ aktivis en la urba biblioteko de Saint-Omer. En ĝi konserviĝas Esperanto-fonduso kreita de li ekde la komenco de la 20a jarcento; ĝia katalogo estis presita en 1942. Laŭ komuniko de la direktorino de la biblioteko (septembro 2011) la kolekto ne estas ordigita kaj ne eblas konsulti ĝin. Ĝia ordigo ne estas inter la prioritataj taskoj de la biblioteko por 2011-2012.

En 1936 aperis lia franclingva verko pri presistoj de Saint-Omer Les Imprimeurs de Saint-Omer de 1601 à la Révolution (du volumetoj). En Lumières du Nord (2002, serio Histoire et Civilisation du Livre) estas menciita tiu verko kiel neeldonita manuskripto el 1941.

Verkoj en la Biblioteko Hippolyte Sebert de Unuiĝo Franca por Esperanto

  • Cours élémentaire d'Esperanto (1904 kaj 1907)
  • La Question de la langue aŭiliaire (1906)
  • Histoire de la Fédération Espérantiste du Nord de la France (1935)
  • Urba Biblioteko, Saint-Omer. Esperantista Fako (1942)
  • Mia Esperantista vivo (1943)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Bibliotekoj--