Ernest Edward Yelland
Naskiĝis en la 19-a de junio 1880 en Devonport, mortis 1969 (supozeble en Aspremont, apud Nice)
Foto
kun edzino Theresa antaŭ loĝautobilo en Ljubljana 1937 kun lokaj Esperantistoj
Ernest Edward YELLAND (jel'end), anglo, ekskontoristo, gvidanto de Internacia Hejmo Esperantista en Aspremont, apud Nice (A. M.), Francujo. Naskiĝis en la 19-a de junio 1880 en Devonport. Esperantisto de 1906. Fondis: „Tri Urboj Esperanto-Grupo“ (Plymouth Devon), 1908. Prezidanto de Londona Esperanto-Klubo tri jarojn. Instruadis Esperanton dum 5 jaroj en vesperaj lernejoj publikaj en Londono, gvidis kursojn de 1908. Traduko: „La Granda Vizaĝo el Ŝtono“, 1920.