Ernest Grunfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernest Grunfeld

Ernest (Ernie) GRUNFELD (naskiĝis la 24-an de aprilo 1955 en Satu Mare, Rumanio) estas usona profesia korbopilka ludisto. Li laboris kiel ĝenerala manaĝero de New York Knicks de la Nacia Korbopilkada Asocio (NBA) de 1989 ĝis 1999.

Grunfeld plenkreskis en Forest Hills, Kvinzo, Novjorko.

En somero de 1973, Grunfeld estis elektita al usona teamo por partopreni la Makkabiajn Ludojn, kiel sola altlerneja studento en la komenca teamo.

Grunfeld ludis en la usona ormedal-teamo en la Pan-Amerikaj Ludoj de 1975. Lia plej sukcesa periodo estis la somero de 1976, kiam li helpis la usonan teamon gajni la oran medalon dum la tiujaraj Olimpiaj Ludoj en Montrealo. En julio de la sama jaro, Ernie ricevis la usonan ŝtatanecon.

Filo de Ernie Grunfeld, Dan, ludis en la vira korbopilka teamo de la Universitato Stanford inter 2002 kaj 2006, kaj ekde 2006 en la germana korbopilka teamo.