Ernest Hemingway
| Ernest Hemingway | ||
|---|---|---|
Ernest Hemingway en 1923 |
||
| Naskiĝis | Ernest Miller Hemingway 21-an de julio 1899 en |
|
| Mortis | 2-an de julio 1961 en |
|
| Profesio | verkisto, aŭtoro, novelisto, ĵurnalisto | |
| nacieco | usona | |
| Civitaneco | Usono | |
| Ĝenroj | romanoj, noveloj, rakontoj | |
| Literatura movado | Perdita generacio | |
| Notindaj verko(j) | The Old Man and the Sea | |
| Notindaj premioj | Premio Pulitzer, Nobel-premio pri literaturo | |
| Edzo(j) | Elizabeth Hadley Richardson (1921–1927) Pauline Pfeiffer (1927–1940) Martha Gellhorn (1940–1945) Mary Welsh Hemingway (1946–1961) |
|
| Infanoj | Jack Hemingway (1923–2000) Patrick Hemingway (1928–) Gregory Hemingway (1931–2001) |
|
|
Influoj
|
||
|
Influituloj
|
||
| Subskribo | ||
Hemingway komencis sian karieron kiel ĵurnalisto, li vojaĝis tra multaj landoj, partoprenis ambaŭ mondmilitojn kaj la enlandan militon en Hispanio. Liaj verkoj en simpla, sobra lingvaĵo rakontas pri la brutaleco de la vivo. Pro sia verko The Old Man and the Sea (Esp.: La oldulo kaj la maro) li en 1953 gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1954 la Nobel-premion pri literaturo.
Sian vivon li finis per sinmortigo.
La ŝtatestro de Kubo, Fidel Castro, diris ke Hemingway estis unu el la plej bonaj verkistoj de Kubo. En Key West, Florido, Usono, kie li loĝis, kaj en San Miguel del Padrón sude de Havano, Kubo ekzistas muzeoj de Hemingway.
Listo de verkoj[redakti]
- Three Stories and Ten Poems (poemoj kaj rakontoj, 1923)
- The Sun also Rises (romano, 1926)
- A Farewell to Arms (romano, 1929)
- Death in the Afternoon (eseo pri la taŭrobatalo, 1932)
- The Snows of Kilimanjaro (novelo, 1936)
- For Whom the Bell Tolls (romano, 1940)
- Across the River and into the Trees (romano, 1950)
- The Old Man and the Sea (novelo, 1952)
En Esperanto aperis[redakti]
- La oldulo kaj la maro (el "The Old Man and the Sea"), tradukita de Fernando de Diego. Ilustraĵoj de C. F. Tunnicliffe kaj Raymond Sheppard. — Chapecú Eld. Eldonejo Fonto, 1996. — 99 p. : ilustr. — (Fonto-Serio ; 28); dua eldono en 2001.
- La neĝoj de Kilimanĝaro (el "The Snows of Kilimanjaro"), tradukita de Edwin Grobe. — Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. — 20 p.
Eksteraj ligiloj[redakti]
Esperantigo de la libro Unuetaĝa Usono, kie en la sepa ĉapitro menciitas Hemingway (angle, Esperante, ruse)
|
||||||

