Ernesto Kroch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernesto Kroch
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1917 (1917-02-11)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 11-an de marto 2012 (2012-03-11) (95-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj hispanagermana
Ŝtataneco GermanioUrugvajo
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto • verkisto • laboristo
vdr

Ernesto Kroch (naskiĝis la 11-an de februaro 1917 en Breslaŭo; mortis la 11-an de marto 2012 en Frankfurt am Main) estas german-urugvaja komunisto, sindikatano kaj politika aktivisto.

Kiel juda junulo en Nazia Germanio li engaĝiĝis en la rezista movado kontraŭ la faŝismo. Novembre 1934 li estis arestita kaj kondamnita al malliberigo de 18 monatoj. Poste li estis internigita en la koncentrejo Lichtenburg.

En 1937 li povis forlasi Germanion kaj sukcesis tra Jugoslavio elmigri al Urugvajo. Ankaŭ tie li restis politike engaĝiĝanta, komence en „Germana kontraŭfaŝisma komitato“, poste en la sindikato kaj la komunista partio. Kiam en 1973 la militistoj faris puĉon, Kroch denove malaperis en la subgrundo. En 1982 li iris en ekzilon al Germanio. En 1985 li povis reveni Urugvajen.

Sian aŭtobiografion li verkis sub la titolo „Heimat im Exil – Exil in der Heimat“ (Hejmigita en ekzilo – ekziligita al hejmlando).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Südamerikanisches Domino. Geschichten von Liebe und Gewalt, eldonejo Peter Hammer, 1987 ISBN 3872943421
  • Uruguay. Zwischen Diktatur und Demokratie. Ein lateinamerikanisches Modell?, 1991 ISBN 3763801499
  • Exil in der Heimat – Heim ins Exil, eldonejo Assoziation A, Berlin 2004 ISBN 393593629X

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Filmo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Keßler: Ernesto alias Ernst, Dokumentara filmo 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]