Ernesto Nazareth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernesto Nazareth
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1863 (1863-03-20)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 4-an de februaro 1934 (1934-02-04) (70-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo drono
Tombo tombejo Caju
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo komponistopianisto
Verkoj Escovado
Odeon
vdr

Ernesto Júlio Nazareth (naskiĝinta la 20-an de marto 1863 en Rio-de-Ĵanejro; mortinta la 4-an de februaro 1934 je Jacarepaguá] en Rio-de-Ĵanejrio) estis brazila komponisto kaj pianisto.

Li estis aparte konata pro siaj brazilaj tangoj (tangos brasileiros). Heitor Villa-Lobos nomis lin la „la vera enkarniĝo de la brazila animo“.

Ernesto Nazareth verkis 88 tangojn, 41 valsojn kaj 28 polkojn, krom tio kelkajn aliĝenrajn komponaĵojn - entute 212 komponaĵojn, preskaŭ ĉiujn por piano.

Al liaj plej famaj pecoj apartenas la ĉoro Apanhei-te, Cavaquinho! (Mi kaptis vin, Kavakinjo!). Estis omaĝo al la kavakinjo, kordinstrumento uzita kaj ankoraŭ uzata en la ĉoro-ensembloj de Brazilo. Aliaj famaj pecoj de li estas la maxixe Odeon kaj la dancoj Brejeiro kaj Dengozo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]