Ernesto Sábato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


La argentina verkisto Ernesto SÁBATO [sAbato] naskiĝis la 23-an de junio 1911 en Rojas kaj mortis la 30-an de aprilo 2011[1]. Li studis fizikon kaj laboris altnivele en tiu kampo, sed rezignis je ĝi favore al literaturo. Li verkis du el la plej bonaj romanoj de la 20-a jarcento: "Pri herooj kaj tomboj" kaj "Abbadon, la ekstermisto". Lastatempe li verkis "Antaŭ la fino", memoroj kaj meditoj pri la sorto de la homaro.

Li estris komitaton esplorantan la veron pri malhumanaĵoj dum la diktaturado fare de armeestroj en Argentino.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • El túnel (1948)
  • Sobre héroes y tumbas (1961)
  • El escritor y sus fantasmas (1963)
  • Abbadon, el exterminador (1974)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]