Ernesto Teodoro Moneta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernesto Teodoro Moneta
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1833 (1833-09-20)
en Milano
Morto 30-an de januaro 1918 (1918-01-30) (84-jaraĝa)
en Milano
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Missaglia vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Milano vd
Familio
Gefratoj Enrico Moneta vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernesto Teodoro Moneta (Milano, la 20-an de septembro 1833 — Milano, la 10-an de februaro 1918) estis itala ĵurnalisto, naciisma, revolucia soldato kaj poste pacisto. Unu el la prezidantoj de Ligo Lombarda por la Paco.

Li adoptis la moton In varietate unitas! (Unuiĝo en diverseco!) kiu poste inspiris la moto de Eŭropa Unio. Kune kun Louis Renault Li ricevis la Nobel-Pacpremion de 1907.

Dekkvinjaraĝa, Moneta partoprenis la t.n. Kvin Tagojn de Milano, ribelo kontraŭ la aŭstrohungaria regado kaj en 1859-1860 li luktis apud Giuseppe Garibaldi en sukcesa batalo por la liberigo de Italio. En 1861 li aliĝis al la ordinara itala armeo kaj luktis en la batalo de Kustozo, en 1866.

Poste li fariĝis internacia pacaktivulo, malgraŭ sia forta itala naciismo.

En 1887 li fondis la Lombardan Asocion por Paco kaj Arbitracio (Unione Lombarda per la Pace e l'Arbitrato), kiu postulis malarmadon kaj antaŭvidis la kreadon de Ligo de Nacioj kaj Konstanta Arbitracia Kortumo.

En la lastaj jaroj de sia vivo, tamen, la itala naciismo de Moneta efektiviĝis kaj superis sian pacismon. Li esprimis publikan subtenon por kaj la itala Konkero de Libio en 1912 kaj la eniro de Italio en la Unuan Mondiliton en 1915.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]