Ernst Boris Chain

El Vikipedio
(Alidirektita el Ernst Chain)
Saltu al: navigado, serĉo
Ernst Boris Chain
Ernst Boris Chain 1945.jpg

Ernst Boris Chain
Persona informo
Nomo Ernst Boris Chain
Dato de naskiĝo 19-a de junio 1906
Loko de naskiĝo Berlino
Dato de morto 12-a de aŭgusto 1979
Loko de morto Castlebar, Graflando Mayo, Irlando
Okupo
Aĝo je morto 73
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ernst Boris Chain (naskiĝis la 19-an de junio 1906 en Berlino, mortis la 12-an de aŭgusto 1979 en Castlebar, Graflando Mayo, Irlando) estis brita biokemiisto. Rekompencis lin la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1945, kun Howard Florey kaj Sir Alexander Fleming, por la ekstrakto de penicilino.

Li en 1930 finis la studadon de kemio en la universitato de Berlino, kaj en 1933 translokiĝis al Britio, pro sia juda deveno kaj sekve de ekrego de la nazioj. Unue li pluesploris en la universitato de Oksfordo, ekde la jaro 1935 en la Universitato de Kembriĝo. Post la Dua Mondmilito li translokiĝis al Romo por tie labori en la Instituto Supera de Sano, kaj en 1964 revenis al Britio por gvidi la biokemian departementon de la Imperia Kolegio de Londono. Li estis nobeligita en 1969.

Post sia emeritiĝo, li translokiĝis al la marborda vilaĝo Mulranny proksime de Castlebar en la okcidento de Irlando. En la lastaj du jardekoj de sia vivo, la juda identeco iĝis pli kaj pli grava al li, kaj li engaĝiĝis en pluraj judaj sociaj projektoj.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj