Ernst Förstemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ernst Förstemann

Ernst Wilhelm Förstemann (naskiĝis la 18-an de septembro 1822 en Gdańsk; mortis la 4-an de novembro 1906 en Berlino) estis germana arkivisto, bibliotekisto kaj historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ernst Förstemann estis filo de gimnazia instruisto pri matematiko en Gdańsk kaj vizitadis la tiean gimnazion ĝis 1840. Ĝis 1844 li studis komparan lingvistikon ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino kaj promociis en la sama jaro en Halle. De 1845 ĝis 1851 li estis instruisto en gimnazio de Gdańsk akj poste transloĝiĝis al Wernigerode, kie li laboris kiel instruisto kaj samtempe kiel arkivisto kaj bibliotekisto por la grafo Stolberg. En 1865 li ekestris la reĝan bibliotekon en Dresdeno kaj en 1887 la privatan bibliotekon de Vilhelmo la 1-a. Poste li same estris la bibliotekon de Frederiko la 3-a.

En decembro 1898 Ernst Förstemann emeritiĝis kaj ekloĝis en Berlino, kiu li mortis 84-jara.

Verkoj (elektitaj)[redakti | redakti fonton]

  • Altdeutsches Namenbuch, 2 Bde., 1856/59
  • Über die Gräflich Stolbergische Bibliothek zu Wernigerode, 1866
  • Mitteilungen der königlichen öffentlichen Bibliothek zu Dresden, 1866 ff.
  • Geschichte des deutschen Sprachstammes, 2 Bde. 1874/75 (Nachdruck 1966)
  • Zur Entzifferung der Mayahandschriften, 7 Bde. 1887/98
  • Zur Geschichte der Bücher-Sammlungen in der Grafschaft Wernigerode bis zum Dreißigjährigen Kriege, insbesondere der Sammlung Graf Wolfgang Ernst zu Stolberg (angelegt von etwa 1569-1606)., o. J. (manuskripto)