Ernst Ising

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ernst Ising

Ernst Ising en 1975
Persona informo
Nomo Ernst Ising
Dato de naskiĝo 11-a de majo 1900
Loko de naskiĝo Kolonjo
Dato de morto 11-a de majo 1998
Loko de morto Peoria, en Usono
Okupo
Aĝo je morto 98
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ernst Ising (naskiĝis la 11-an de majo 1900 en Kolonjo, mortis la 11-an de majo 1998 en Peoria, en Usono) estis germana fizikisto Li estas ĉefe konata pro sia modelo pri feromagnetismo, al kiu oni donis lian nomo: Modelo de Ising.

[redakti] Biografio

Li studis fizikon en la universitatoj de Göttingen kaj Hamburgo. En 1922 li faris esplorojn pri la feromagnetismo sub la gvidado de Wilhelm Lenz. Li ricevis doktorecon pri fiziko en la Hamburga Universitato. Lia tezo temis pri problemo, sugestita al li far de Wilhelm Lenz: tiu de linia vico da interagantaj magnetaj momantoj, kiuj povas havi po du valorojn : "supren" kaj "malsupren". La modelo kiun li trovis montriĝis fruktodona por klarigi la fazajn transirojn inter la feromagneta kaj paramagneta statoj.

Ernst Ising fariĝis instruisto en Salem, Strausberg kaj Crossen (Nun, Krosno Odrzańskie). Sed, en 1933 venis Naziismo kaj, por sia juda deveno, Ernst Ising estis maldungita. Li trovis postenon en juda lernejo en Caputh, apud Postdamo. En 1938 la nazioj detruis la lernejon, Ernst Ising kun sia edzino Johanna Ehmer fuĝas al Luksemburgo. Post la invado de Luksemburgo far de Germanio, en 1940 Ernst Ising estis sendita al trudata laboro, por malkonstrui la fervojojn de la Maginot-linio.

Li kaj lia edzino sukcesis iri en Usonon en 1947. Tie, tre surprizis lin vidi, ke lia modelo estis jam tre bone konata. En 1948 li estas nomumita profesoro en la Universitato Bradley de Peoria, kie li laboris pluraj jaroj ĝis sia emeritiĝo en 1976.

[redakti] Eksteraj Ligoj

Ekstera ligilo germane Ernst Ising, El Bibliotheca Augustana
Ekstera ligilo angle El la paĝaro de Bradley Universty
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj