Ernst Kreuder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ernst KREUDER [ernst krojde] (n. 29-an de aŭgusto 1903 en Zeitz, m. la 24-an de decembro 1972 en Darmstadt) estis germana verkisto.

Sian junaĝon li pasigis en Offenbach am Main. Li laboris en banko, studis en filozofion, literaturan historion kaj kriminologion en Frankfurto ĉe Majno, vivtenante sin dume kiel helplaboristo en minejo, brikfarejo kaj konstruejo.

1926/27 li kune kun amiko migradis tra Jugoslavio, Albanio kaj Grekio. En la jaro 1932 li eklaboris por la satireca ĵurnalo Simplicissimus. De 1934 ĝis 1940 li vivis retirite en muelejo apud Darmstadt; por vivteni sin li verkis amajn kaj aventurajn rakontojn, krome li komencis sian ĉefverkon Die Unauffindbaren, kiu aperis en 1948'.

De 1940 ĝis 1945 li soldatservis, en 1945 li iĝis usona militkaptito. Post la Dua mondmilito li dediĉis sin plene al la verkado. Subtenate de Alfred Döblin li en la jaro 1949 fariĝis membro de la Akademie der Wissenschaften und der Literatur (= Akademio de Sciencoj kaj Literaturo) en Majenco. En 1953 li gajnis la renoman literaturpremion Georg-Büchner-Preis.

La verkaro de Ernst Kreuder, montranta influojn de romantismo kaj superrealismo, ofte temas pri la fuĝo el la realeco al pli bona fantazia mondo. Krom romanojn kaj rakontojn li verkis ankaŭ poemojn kaj literatursciencajn eseojn.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Gesellschaft vom Dachboden (rakonto, 1946)
  • Die Unauffindbaren (romano, 1948)
  • Herein ohne anzuklopfen (rakonto, 1954)
  • Agimos oder Die Weltgehilfen (romano, 1959)
  • Tunnel zu vermieten (rakontoj, 1966)
  • Hörensagen (romanoj, 1969)
  • Der Mann im Bahnwärterhaus (romano, eld. 1973)