Ernst Liebermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Liebermann
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1869 (1869-05-09)
Morto 11-an de februaro 1960 (1960-02-11) (90-jaraĝa)
en Beuerberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ernst LIEBERMANN (naskiĝinta en la 9-a de majo 1869 en Langemüß proksime de Meiningen, mortinta en la 11-a de februaro 1960 en Beuerberg) estis germana pentristo, grafikisto kaj ilustristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liebermann trejnitis ĉe la Prusa akademio de artoj en Berlino de 1890-93 ĉe Josef Scheurenberg. Post studvojaĝoj tra Germanlando kaj Italio kaj pli longa restado en la franca ĉefurbo li deĵoris plejofte en Langemüß kaj ekde 1897 en Munkeno (tie kiel ilustristo). En 1904 li helpis ilustri eldonon de la fabeloj de la Fratoj Grimm fare de la eldonejo Josef Scholz; krome li kunilustris la antologion Kindersang - Heimatklang (1907).

Aperis en 1925 la fabellibro Der Wolkenkönig de Albert Sixtus kun pluraj tutpaĝaj koloraj ilustraĵoj.

Liebermann faris ankaŭ multajn litografiojn de urbaj kaj pezjaĝaj belvidoj kaj turniĝis nur malfrue al pentrado. Liaj multaj impresionismaj bildoj - portretoj, nuduloj, pejzaĝoj - estis faritaj ofte en varmaj terkoloroj kun romantikaj nuancoj. Li kreis ankaŭ la plafonpentraĵojn de la katolika Kirko Sankta Laŭrenco en Kirchheim.

Estis liaj artaĵoj konkretaj kaj liaj desegnoj de nuduloj bone korespondis kun la nacisocialisma interpreto de arto. Sekve li ankaŭ plurfoje partoprenis la grandajn germanajn ekspoziciojn en la munkena Domo de la arto: en 1939 per la pentraĵo Dorf an der Loisach kaj en 1942 per Najade an der Quelle.[1] Je la fino de la Dua mondmilito Liebermann estis skribita sur la Listo de difavoratoj.[1]

Intertempe Liebermann kunlaboris al la munkena gazeto Jugend. En la Artista societo de Bavario li estis ĵurimembro kaj unua sekretario. Krome li estris la anarojn Bund zeichnender Künstler kaj Luitpoldgruppe.

Verkoj de Liebermann daŭre ĉeestis en la munkena Glaspalast kaj ricevis en 1913 arĝentan medalon. Liaj verkoj troviĝas hodiaŭ ekz. en Rosenheim en la Urba galerio. La prezoj por liaj verkoj estas relative altaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pietnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, p. 3666.