Ernst Lubitsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Lubitsch

Ernst LUBITSCH (* 29-a de januaro 1892 en Berlino, Germanio, † 30-a de novembro 1947 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis germana/usona reĝisoro. Li ankaŭ laboris kiel scenaristo kaj aktoro, sed ekde 1918 plene dediĉis sin al la reĝisorado.

Post kelkaj mutfilmoj por la UFA, li en la jaro 1922 transloĝiĝis al Usono, eklaborante por Paramount. Lia specialaĵo tie estis operetaj filmoj, satiroj kaj komedioj, kiujn li ofte spicis per frivolaj aludoj.

Famaj filmoj

  • Madame Dubarry (Germanio, 1918)
  • Rausch (Germanio, 1919)
  • Sumrun (Germanio, 1920)
  • Anna Boleyn (Germanio, 1920)
  • The Love Parade (Usono, 1929; lia unua son-filmo)
  • Monte Carlo (Usono, 1930)
  • Trouble in Paradise (Usono, 1932)
  • Angel (Usono, 1937)
  • Ninotchka (Usono, 1939)
  • The shop around the corner (Usono, 1939)
  • That uncertain feeling (Usono, 1941)
  • To be or not to be (Usono, 1942)
  • Heaven can wait (Usono, 1943)
  • The lady in ermine (Usono, 1947)