Ernst Ludwig Kirchner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Ludwig Kirchner
Naskiĝo 6-an de majo 1880 (1880-05-06)
en Aschaffenburg
Morto 15-an de junio 1938 (1938-06-15) (58-jaraĝa)
en Davos Frauenkirch
Persona informo
Aliaj nomoj Louis de Marsalle
Mortokialo pafvundo
Tombo Waldfriedhof Davos
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater teknologia universitato Dresdeno
Subskribo Ernst Ludwig Kirchner
Familio
Patro Ernst Kirchner
Amkunulo Doris Große • Erna Schilling • Irene Altman • Elsbeth Luebke
Okupo
Okupo pentristo • ilustristofotisto • grafikartisto • skulptisto • gravuristo • dezajnisto • konstrua desegnisto • desegnisto • vidartisto
Verkoj Five women on the street
Berlin Street Scene
Marzella
Lehrer Florian Bätschi mit Schulkindern
Half-Length Nude with Hat
Street, Berlin
Street Scene
Potsdam Square, Berlin
Bridge over the Rhine in Cologne
Alpine Kitchen
Tinzenhorn - Zügencanyon near Monstein
Wiesen bridge
Archery
Flock of sheep
Tramway and train
Artillerymen in the Shower
The Rider
TTT
Retejo http://www.ernstludwigkirchner.com/
vdr
Memportreto en 1926

Ernst Ludwig KIRCHNER (naskiĝinta en la 6-a de majo 1880 en Aschaffenburg, mortinta en la 15-a de junio 1938 en Frauenkirch-Wildboden proksime de Davos) estis germana pentristo. Li estis kunfondinto de la artista societo Die Brücke en Dresdeno kaj estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de germana ekspresionismo. Li ankaŭ apartenis al la Munkena Moderno. Li krome anis ĉe Berlina secesio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post plurfoja transloĝiĝo de la familio (Aschaffenburg 1886/87, Frankfurt am Main, Buchrain LU 1887/90) li finfine estis ekde 1890 en Chemnitz. Tie Kirchner frekventis la nehumanisman gimnazion kaj trapasis la abiturientan ekzamenon en 1901. Laŭ la volo gepatra li komencis studi arkitekturon en somero 1901 ĉe la Teknika Altlernejo en Dresdeno. La jam frue evoluintaj interesoj artistaj, precipe de pentrado, per memtrejnado kune kun la studamiko Fritz Bleyl, perfektigitis.

En 1903/04 Kirchner faris la unuan diplomon kaj iris du semestrojn al Munkeno por studkialoj. Tie li partoprenis kursojn ĉe la Akademio kiel ankaŭ ĉe la privata institucio "Lehr- und Versuchsatelier für Angewandte und Freie Kunst" de Wilhelm von Debschitz kaj Hermann Obrist. En 1904 Kirchner restudentis en Saksio.

La fruaj verkoj montras ankoraŭ stilan orientiĝon ĉe Secesio (Doris, stehend, 1906). Somere li faris kun Bleyl ekskursojn por fari ennaturaj esploroj en kaj ĉirkaŭ Dresdeno kaj ĉe la lagoj de Moritzburg. Post finstudo (titolo de diplominĝeniero en 1905) Kirchner tute dediĉis sin al pentrado kaj grafikarto kaj fondis la saman kjaron kune kun Erich Heckel, Karl Schmidt-Rottluff kaj Bleyl la artistan klubon Die Brücke. La afercentro de la artista societo instalitis en la gepatra loĝejo en la dresdena urbokvartalo Friedrichstadt ( (Berliner Straße nr 65). La anoj komencis per t.n. kvarhora nudopentrado enateliere aŭ sub libera ĉielo. Krome fariĝis la unuaj ksilografioj. Kiel komuna programo formulitas en 1906 la jeno: "Ĉiu apartenas al ni, kiu senpere kaj neartefarita reproduktas tion, kio igas lin krei." Krom Max Pechstein intertempe ankaŭ Emil Nolde kaj la svisa artisto Cuno Amiet sukcese varbitis por membreco. En oktobro 1906 okazis la unua granda ekspozicio de pentraĵoj de la Brücke-artistoj en la Lampofabriko Karl-Max Seifert en Dresden-Löbtau. En 1906 venis al la ĝistiama laboraĵoj bildaj ankaŭ plastikaj. En septembro 1908 la klubano unue elmontradis en la Artosalono Emil Richter en la Prager-strato. Tio gazetare tuj primokitis. Kreitis la unuaj cirko- kaj varieteobildoj (Varieté - Englisches Tanzpaar, ĉ. 1909/10).

Konatiĝis en 1909 Kirchner kun Doris Grosse (nomita: Dodo) kiu estis ofte lia modelo kaj iĝis lia amantino. Vizitinte la dresdenan muzeon pri etnologio en 1909/10 Kirchner malkovris la Palaŭo-trabojn de indiĝenaj popoloj de la suda hemisfero. La simplaj kaj krudaj formoj kiel ankaŭ la konturoj detalozaj de erotikaj motivoj tre bone konvenis al la esprimovolo de la junaj artistoj. Speciale la lignogravuraĵoj, kiuj ege gravis en lia verkaro ekde 1905, estiĝis nun lia plej ŝatata esprimilo. Incitite per la abstrakta-surfaca laborado ĉe ksilografioj la pentrado ankaŭ ŝanĝiĝis kaj iĝis pli simpla, klara kaj ordigita. La koloroj iĝis pli intensaj. En Dresden-Friedrichstadt la artistoj ofte renkontiĝis por fakaj interŝanĝoj kaj komuna laborado. Krome dokumentitis de ili la urba medio en nenombreblaj skizoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj kaj bildoj (Eisenbahnüberführung Löbtauer Straße in Dresden, 1910/26). En somero 1909 la artista grupo kun amikinoj kaj modeloj (sen Schmidt-Rottluff) faris longan ekskurson al la lagoj de Moritzburg (sekvintaj tiaj ekskursoj estis en 1910/11) por pentri en intencita unueco inter arto kaj vivo en libera aero (Vier Badende, 1910). La ankoraŭ neplenaĝa Fränzi (Franziska Fehrmann) elektitis la plej ŝatata modelo de la artistaro (Marzella-Fränzi, 1909/10). Tiutempe estiĝis multnombraj nudoj kaj pejzaĝbildoj en la t.n. Brücke-stilo.

Kirchner aliĝis en 1910 al Neue Secession en Berlinok kies prezidanto intertempe estis Pechstein, kaj al Deutscher Künstlerbund. En Berlino Kirchner renkontis la pentriston Otto Mueller kiu baldaŭ poste iĝis Brücke-membro. Estiĝis la unuaj pentraĵoj de berlinaj siluetoj. En oktobro 1910 malfermitis granda ekspozicio de la artista grupo en la renomita dresdena galerio Arnold, sed la publiko ne tro bonvenigis ĝin.

Setlo Berline iĝis en 1911 (Berlin-Wilmersdorf). En 1912 Kirchner fondis kun Pechstein la pentristan lernejon "MUM-Institut" (MUM=Moderner Unterricht im Malen/Moderna lernigo de pentrado). En la sama jaro ricevis Kirchner kaj Heckel la komision pentri la kapelon de la kolonja Sonderbund-ekspozicio. Nekonservita "Madono" estis la ununura bildo de Kirchner kun religia enhavo. En la gazeto "Der Sturm" (eldonita de Herwarth Walden) aperis en la jarkolektoj 1911/12 serio da litografioj de Kirchner. En 1912 konatiĝis li - pere de la kabaredodancistino Gerda Schilling - kun ties fratino Erna Schilling (1884-1945) kiu iĝis lia akompanantino. La someraj restadoj sur la insulo Fehmarn (unuafoje en 1908) la sekvintajn jarojn intensigitis.

En 1913 Kirĉner verkis la kronikon de la Brücke-anoj kiuj tute ne entuziasmiĝis pri ĝi ĉar Kirchner troigis en ĝi la propran rolon. Pechstein tiam jam estis eksmembro. Sekve la grupo disfalis en majo. Sekvis ekspozicioj de Kirchner sole i.a. en Muzeo Folkwang en Hagen (danke al la perado de Karl-Ernst Osthaus), en la Galerio Fritz Gurlitt en Berlino (1913), ĉe Kunstverein Jena. Krome Kirchner partoprenis en 1914 la kolonjan ekspozicion de Werkbund. Ekster tio Kirchner havis kontaktojn i.a. al Botho Graef kaj Eberhard Grisebach. Per sia pli kaj pli akra kaj dinamika pentrostilo Kirchner esprimis la hastadon kaj la ekstravagancecon de la berlina grandurba vivo. Liaj stratobildoj montras preterrapidantajn piedirantojn antaŭ space fremdigita arkitekturo en la fono. Ilia sentebla soluleco danke al tiaj stilaj substrekoj ankoraŭ pliigitis. Paletro iam kolorema ekpreferis malvarmajn bluajn kaj verdajn tonojn (ekz. Potsdamer Platz, Berlin, 1914).

Post la eksplodo de la Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Per la Unua mondmilito Kirchner psike kaj finance eksuferis. Post restado en Fehmarn li vole nevole prezentis sin kiel voluntulo ĉe la rektrutantoj kaj ekhavis sian bazon ĉe la divizio Mansfelder Feldartillerie en Halle (Saale). Sed jam en 1915 oni intertempe ekssoldatis lin pro sanecaj kaŭzoj kaj li venis Berlinon. Dokumento tipa por tiu ĉi tempo estas lia memportreto Selbstbildnis als Soldat (1915). Pro la korpa kaj psika kolapsoj li porĉiam devis forlasi la soldatan servon. Sevis restado en la Sanatorio Dr. Kohnstamm en Königstein im Taunus por kiu li pentris kvin vandpentraĵojn (en la Puta turo; detruitaj). Samloke estiĝis ankaŭ la ciklo ksilografia de la rakonto de Adalbert von Chamisso Peter Schlemihls wundersame Geschichte.

En la skizolibretoj de la jaroj 1915/16 troviĝas pluraj studoj laŭ malnovaj majstroj. La malboniĝanta saneco necesigis plurajn kuracrestadojn en Svislando. Laŭ konsilo de sia amiko Henry Van de Velde Kirchner iris en 1917 en la sanatorion de Dr. Ludwig Binswanger en Kreuzlingen; baldaŭ poste li por ĉiam transloĝiĝis Svislandon. En Frauenkirch proksime de Davos ekresponsis kuraciste d-ro Lucius Spengler. La memportreto Selbstbildnis als Kranker (1917) bone revelas la korpan kadukiĝon de Kirchner. Instigite per la tuja morto de Graef li iniciatis la kreon de la Fondaĵo Botho Graef por subteni la Kunstverein en la turingia urbo Jena. En la svisa alpa pejzaĝo Kirchner evoluigis en al 1920-aj jaroj novan, grandformatan kaj monumentan stilon. Sensiva kolorigo kune kun la uzo de pli trankvilaj formoj diafanigas la emon de Kirchner je dekoracia harmonio (ekz. Davos im Schnee, 1923). Kirchner sentis sin kiel artisto pli kaj pli nekomprenita, tiel ke li de tempo al tempo sub pseŭdonimo Louis de Marsalle mem verkis kritikojn pri la propraj verkoj.

Du fratoj (1921).

Nombriĝas al lia grafika ĉefverko la 47 ksilografiojn enhavanta ilustra ciklo al la poemoj Umbra Vitae de Georg Heym el la 1924-a jaro. Ĝi atestas ke Kirchner estis la plej grava ilustranta grafikisto de la germana ekspresionismo. Novajn artistajn rakontilojn li malkovris en 1924 en la teksado. Helpite de Lise Gujer estiĝis pluraj bildtapiŝoj (ekz. Moderne Bohème, 1924). Longa vojaĝo Germanlandon al Frankfurt, Chemnitz, Dresden kaj Berlin 1925/26 vekis ĉe li denove intereson pri grandurbaj motivoj (ekz. Straßenszene bei Nacht, 1926/27). En 1927 li komencis dezajni vandbildojn por la Muzeo Folkwang en Essen kiuj ne realigitis pro la artistaj preferoj de la nazioj. En la 1930-aj jaroj Kirchner ekokupiĝis pri la pentrado de Pablo Picasso (ekz. Farbentanz II, 1932-1934). En 1937 organizitis en Usono ekspozicioj por li ĉe Institute of Arts en Detroit kaj en Novjorko. Samjare pli ol 600 liaj verkoj en Germanlando konfiskitis. Kirchner suferis pli kaj pli je la malfamigo kiel "dekadenca artisto" (laŭ nacisocialismaj kategorioj) ĉar tio aŭtomate kaŭzis izolacion. La lastaj verkoj ĝis la sinmurdigo en 1938 estis karakterizitaj per stila alproksimiĝo al la natura modelo; aliaflanke senteblas rigidiĝo de movoj (sed kun konservo de bunteco; ekz. ĉe Hirten am Abend, 1937).

Literaturo[redakti | redakti fonton]