Ernst Schnabel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Schnabel-strato-ŝildo en Hanovro.

Ernst SCHNABEL (naskiĝinta en la 23-a de septembro 1913 en Zittau, mortinta je la 25-a de januaro 1986 en Berlino) estis germana verkisto. Kiel multatalenta aŭtoro de prozaĵoj, sondramoj, scenaroj kaj libretoj li donis al la germana literaturo de post 1945 multe da valoraj impulsoj.

Vivo soldata kaj redaktista

Schnabel abrupte ĉesigis sian lernejan karieron ĉe la Sankt-Afra-lernejo en Meißen kaj dungiĝis kiel matroso en la aĝo de 17 jaroj. Dum la Dua mondmilito li servis ĉe la germana mararmeo. Siajn travivaĵojn surmare li traktis en aventurromanojn kiel Die Reise nach Savannah (1939) aŭ Nachtwind (1941) kaj en rakontoj kiel ekz. Schiffe und Sterne (1943).

Post la milito li deĵoris kiel ĉefdramaturgo de la hamburga norduestgermana radio (Nordwestdeutscher Rundfunk); ties intendanto li estis de 1951-55.

En siaj funkcioj de estro de la triaj radiprogramoj de Norddeutscher Rundfunk kaj Sender Freies Berlin (1961-65) kaj kiel produktoro de Literarische Illustrierte en la tria televidkanalo de NDR (1965-68) li iĝis pioniro en la ĝenro de radia kaj televida raportaĵoj kaj dokumentadoj. Apartentante al tiuj tipoj faritis jam en la 1950-aj jaroj la tratranĉa dokumentadaĵo Ein Tag wie morgen (1950) kaj la raporto Anne Frank. Spur eines Kindes (1958).

Kiel verkisto

La pli malfruaj verkoj montras la schnabel-an intereson pri moderniga traktado de antikvaj mitoj, ekz. la romanoj Der sechste Gesang (1956) kaj Ich und die Könige (1958) aŭ la libreto por la oratorio de Hans Werner Henze Das Floß der Medusa (1969).

Al avangardismaj rakontpozicioj Schnabel malfermis sian stilon en la ne finitaj prozaĵoj Hurricane (1972) kaj Auf der Höhe der Messingstadt (1979).

Literaturo

  • Helmut Kopetzky: Ernst Schnabel - Ein Mann im Wettlauf mit der Zeit. MDR 2003. [1]
  • Wolfram Wessels: Leben gegen den Strom. Ernst Schnabel - der Schriftsteller im Rundfunkalltag. SWF 1987.
  • Wolfram Wessels: Ernst Schnabel; in: Reinhold Viehoff / Jörg Hucklenbroich (eld.): Schriftsteller und Rundfunk; UVK, 2002; p.99-122

Eksteraj ligiloj