Ernst Stadler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Stadler
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1883 (1883-08-11)
en Colmar
Morto 30-an de oktobro 1914 (1914-10-30) (31-jaraĝa)
en Ipro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • literaturkritikisto • verkisto • universitata instruisto • literatursciencisto • man of letters vd
Laborkampo literaturoliteraturscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst Maria Richard STADLER [enst ŝtadle] (naskiĝis la 11-an de aŭgusto, 1883, mortis la 30-an de oktobro, 1914) estis alzaca lirikisto.

Stadler naskiĝis en Colmar, kiel filo de juristo. En Strasburgo kaj Munkeno li studis germanistikon, romanistikon kaj lingvosciencon. Siajn unuajn poemojn li ekde 1902 publikigis en la revuo Der Stürmer. En la jaro 1905 lia unua poemkolekto aperis libroforme: Präludien. De 1912 ĝis 1914 li okupis profesoran postenon por germana filologio en Bruselo.

Stadler estis grava reprezentanto de la ekspresionismo. Krom lirikon li verkis literatursciencajn traktatojn kaj tradukis el la franca lingvo.

Je la kulmino de sia kariero li pereis kiel soldato dum la Unua mondmilito apud Ipro (Belgio).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Präludien (poemoj, 1905)
  • Wielands Shakespeare (traktatoj, 1910)
  • Der Aufbruch (poemoj, 1914)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]