Ernst Thälmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
memorejo pri Ernst Thälmann en Vajmaro

Ernst THÄLMANN (* la 16-an de aprilo 1886 en Hamburgo; † la 18-an de aŭgusto 1944 en la nazia koncentrejo Buchenwald) estis hamburga laboristo kaj inter la jaroj 1925 kaj 1933 la prezidanto de la politika partio Kommunistische Partei Deutschlands ("Komunista Partio de Germanio").

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gepatroj[redakti | redakti fonton]

La patro de Ernst Thälmann, Johannes (aŭ mallonge Jan), naskiĝis en Ŝlesvigo-Holstinio kaj tie estis agrikultura laboristo. La patrino, Maria-Magdalene, naskiĝis proksime de Hamburgo kiel filino de ĉarpentisto. Ili geedziĝis dum 1884 en Hamburgio, kaj la patro unue iĝis ĉaroŝoforisto. La gepatroj estis neligitaj al politika partio, kaj kontraŭe al la patro, la patrino estis profunde religia. Post la nasko de la filo la paro transprenis gastejon proksime de la hamburga haveno, sed dum marto 1892 enkarceriĝis por du jaroj, ĉar laŭdire ili aĉetis varojn, kiujn antaŭe iu alia estis ŝtelinta. Ernst kaj lia pli juna fratino estis donitaj al malsamaj flegaj familioj. La gepatroj tamen pli frue estis liberigitaj (la patrino dum majo kaj la patro dum oktobro 1893), kaj rericevis siajn infanojn.

Junaĝo, profesiiĝo kaj armeo[redakti | redakti fonton]

Inter 1893 kaj 1900 Ernst Thälmann vizitis la bazan (popolan) lernejon. Meze der la 1890-aj jaroj la gepatroj estis malfermintaj etan vendejon por legomoj kaj karbo, kie Ernst helpis post la lerneja tempo. Poste li priskribis, ke dum la kontakto kun la klientoj li unuafoje konsciiĝis pri la diferencoj inter malriĉuloj kaj pli bonhavaj civitanoj. Malgraŭ la laboro Ernst Thälmann estis bona kaj engaĝita lernejano. Li volis iĝi lerneja instruisto, sed la gepatroj ne havis la monon por universitata studo. Tial post la lernejaj jaroj li plulaboris en la gepatra vendejeto, malkontentis kaj ekmalharmoniis kun la gepatroj. Tial li serĉis helpan laboron en la urba haveno. Ekde la jaro 1904 li estis hejta laboristo en kargoŝipo, kaj inter alie verutis ĝis Usono. Konsekvente li luktis por la interesoj de la hamburgaj havenaj laboristoj. Dum la jaroj 1913 kaj 1914 li estis ĉaroŝoforisto por lavejo, kaj komence de 1915 estis soldatigita kasj restis soldato precipe ĉe la fronto en norda Francio ĝis la fino de la Unua Mondmilito. Unu tagon antaŭ la soldatigo, li geedziĝis kaj dum novembro 1919 ekhavas filinon.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

memorejo pri li en la berlina Ernst-Thälmann-parko

Ekde majo 1903 Ernst Thälmann estis membro de la socialdemokratia partio SPD, kaj fine de 1917 ŝanĝis la partiecon al la sendependisma socialdemokratia partio USPD.

En Hamburgo li partoprenis la starigon de urba laborista kaj soldata soveto. Ekde marto 1919 li estis hamburga prezidanto de la partio USPD kaj membro de la urba parlamento. Novembre 1920 laŭ lia strebo la hamburga branĉo de la partio USPD unuiĝis kun la germania komunista partio KPD, kaj decembre Ernst Thälmann elektiĝis ano de la centra komitato de la partio KPD. Ĝis marto 1921 li estis urba dungito, sed tiam maldungiĝis pro la komunisma politika engaĝiĝo. Somere li veturis al la 3-a kongreso de la Komunista Internacio (Komintern) al Moskvo kaj tie konatiĝis inter alie kun Lenino. Dum junio 1922 lokaj naciistoj bombatakis lian loĝejon, sed la edzino kaj filino restis nevunditaj kaj Ernst Thälmann mem nur pli frue hejmenvenis.

Hamburga ribelo[redakti | redakti fonton]

Thälmann estis partoprenanto kaj organizanto de la hamburga ribelo de la 23-a ĝis 25-a de oktobro 1923. La ribelo malsukcesis, kaj Thälmann por iom da monatoj devis kaŝiĝi. Poste li juĝis, ke tiutempe la komunista partio en Germanio estis multe tro malmatura, kaj la ribelo laŭ li inter alie malsukcesis pro la neekzisto de aparte bolŝevisma partio.

Partia prezidanto[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Lenino la 21-an de januaro 1924 Thälmann vojaĝas al Moskvo, ekde februaro 1924 estas vicprezidanto de la partio KPD kaj ekde majo ano de la nacia parlamento Reichstag. Dum somero li dum la 5-a kongreso de la Komunista Internacio elektiĝis membro de la ekzekuta komitato kaj iom poste de la prezidantaro. La 1-an de februaro 1925 li iĝas prezidanto de la nacia komunista partio KPD, kaj septembre de la sama ajro kandidatiĝas por la posteno de prezidento de la germana respubliko: La 6,4 procentoj de la voĉoj, kiujn li gajnis, mankis al la burĝa demokratia kandidato Wilhelm Marx, tial ke la naciisma monarĥiisto Paul von Hindenburg per 48,3 procentoj gajnas la baloton. Dum oktobro 1926 Ernst Thälmann subtenas strikon de la hamburgaj havenaj laboristoj, kaj vidas la strikon solidara kun la strikoj de la ministoj en Britio. Fine de septembro 1928 forprenas de Ernst Thälmann ĉiujn postenojn, kaj akuzas lin ne sufiĉe draste persekuti ŝtelon de partia mono far alia partiano. La ekzekuta komitato de la Komunista Internacio (EKKI) tamen la 6-an de oktobro post interveno de Stalino denove redonas al Ernst Thälmann ĉiujn partiajn funkciojn.

En la 12-a kongreso de la partio KPS dum junio 1929 en Berlino li kaj konfrontas la politike proksiman partion SPD kaj ataktas la politike kontraŭan nazian partion NSDAP.

La 13-an de marto 1932 li kiel unua kandidato krom Adolf Hitler kandidatas kontraŭ Paul von Hindenburg por la posteno de nacia prezidento. Slogano de la komunista partio estis: "Kiu voĉdonas por Hindenburg, voĉdonas por Hitler, kaj kiu voĉdonas por Hitler, voĉdonas por la milito". Mallonge poste li proponas al la socialdemokratia partio kunlaboron por kontraŭbatali la naziistojn, kaj agas kontraŭ la politiko de Stalino interdiktature kunlabori kun la partio kaj posta registaro de Adolf Hitler. Kiam la nazia partio NSDAP provizore ekregas la 30-an de januaro, la ĉefoj de la komunista partio KPD lastfoje kunvenas la 7-an de februaro, por prepari la sekvajn parlamentajn balotojn, sed kiel aliaj komunistaj funkciuloj Ernst Thälmann malliberiĝas la 3-an de marto, du tagojn antaŭ la parlamenta baloto. Liajn taskojn de partia prezidento la Komunista Internacio transdonis al John Schehr.

Lia jura proceso neniam malfermiĝis - Thälmann mem supozis, ke la nazia reĝimo timis la internacian publikan eĥon de tia proceso kaj volis eviti tian kontraŭvolan propagandon por la komunisto. Kiam li havis sian 50-an naskiĝtagon la 16-an de aprilo 1936 en la malliberejo, venis gratuloj el la tuta mondo, inter alie de Maksim Gorkij, Heinrich Mann kaj Romain Rolland. Samjare komenciĝis la Hispana Enlanda Milito. Du batalionoj de la Internaciaj Brigadoj nomis sin laŭ Ernst Thälmann.

Dum 1937 Thälmann transportiĝis de malliberejo en Berlino al simila ejo en Hanovro. Li ricevis pli grandan ĉelon kaj rajtis ricevi vizitojn, sed tio baze por subaŭskulti la interparolojn - por superruzi la naziajn subaŭskultantojn, la malliberigito kaj liaj vizitantojn uzis etajn tabolojn kaj kreton, por skribeti notojn, montri kaj tuj poste forviŝi ilin.

Kiam dum la jaro 1939 kadre de la Hitler-Stalin-pakto pliboniĝis la rilatoj inter Nazia Germanio kaj Sovetunio, Stalino ŝajne ne aparte forte engaĝiĝis por liberigo de Ernst Thälmann - pri ties mallibereco nenio ŝanĝiĝis.

memorejo pri Ernst Thälmann en Moskvo

Ernst Thälmann plu restis en la malliberejo de Bautzen, kiu dum la Dua Mondmilito estis loko aparte por politikaj malliberigitoj kaj poste dum la tempo de la komunista ŝtato GDR plu restis politika malliberejo por kritikantoj de la komunismo. La 17-an de aŭgusto 1944 li transportiĝis de Bautzen al la koncentrejo Buchenwald, kaj sen jura proceso laŭ ordono de Adolf Hitler (probable tie) sekvatage estis pafmortigita. Ŝajne lia kadavro poste tuj bruliĝis. Mallonge poste la nazia reĝimo diskonatigis, ke li estis mortigita kune kun la socialdemokrata politikisto Rudolf Breitscheid dum bomba atako de la Aliancanoj.

En la komunisma ŝtato GDR, kiu iniciate de Sovetunio instaliĝis post la Dua Mondmilito, multaj laborkolektivoj, lernejoj, stratoj, placoj, parkoj kaj urbokvartaloj estis nomataj laŭ Ernst Thälmann, kaj pionira organizaĵo de 10- ĝis 14-jaraj geknaboj komuniste edukataj ricevis lian nomon.

Ankaŭ en Sovetunio post la Dua Mondmilito pluraj lokoj kaj pliaj memorejoj estis nomitaj laŭ li, inter alie vilaĝo en Taĝikio, kolĥozo en la Hebrea Aŭtonoma Provinco de Rusio en orienta Siberio kaj urba setlejo en Ukrainio.