Ernst Toller

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ernst TOLLER [enst tole] (naskiĝis la 1-an de decembro, 1893, mortis la 22-an de majo, 1939) estis germana verkisto.

Toller naskiĝis en Samotschin (numtempe: Szamocin en Pollando), kiel filo de juda komercisto. Li studis juron en Grenoble kaj partoprenis la Unuan Mondmiliton. Pro sanecaj kialoj li revenis al Germanio kaj daŭrigis sian studadon en Munkeno kaj Heidelberg.

Ernst Toller fariĝis pacifisto kaj socidemokrato, partoprenis strikojn kaj revoluciajn batalojn. En la jaro 1919 li pro tio estis kondamnata al 5-jara aresto. Liaj plej gravaj ekspresionismaj dramoj estiĝis en la malliberejo.

En 1924 li akceptis la honorprezidantecon de la 4-a kongreso de SAT.

La danĝeron de la estiĝanta faŝismo li jam frue ekkonis. En la jaro 1933 li elmigris tra Svislando kaj Britio al Usono. En 1939 li en Novjorko finis sian vivon per suicido.

Listo de verkoj

  • Die Wandlung (dramo, 1919)
  • Masse Mensch (dramo, 1921)
  • Der Maschinenstürmer (dramo, 1922)
  • Der deutsche Hinkemann (dramo, 1923)
  • Das Schwalbenbuch (poemoj, 1924)
  • Hoppla, wir leben! (dramo, 1927)
  • Feuer aus den Kesseln (dramo, 1930)
  • Eine Jugend in Deutschland (membiografio, 1933)
  • Briefe aus dem Gefängnis (leterkolekto, 1935)
  • Pastor Hall (anglalingva dramo, 1939)

En Esperanto aperis

La Hirundlibro / tradukis: Helene Wolff. - Köln: propra eld., [1924].