Ernesto de Bavario (Salcburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ernst von Bayern)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ernesto de Bavario (apartigilo)
Ernesto de Bavario
Princepiskopuja administranto de Passau kaj Salcburgo
Ernst von Bayern (1500–1560)
Ernst von Bayern (1500–1560)
Ceteraj titoloj Duko de Bavario
Persona informo
Naskonomo Ernst Herzog von Bayern
Naskiĝo la  13-an de junio 1500(nun 1500-06-13)
en Munkeno, Bavario,  Sankta Romia Imperio
Morto la 7-an de decembro 1560 (60‑jara)
en Graflando Glatz,  Sankta Romia Imperio
Tombo Katedralo de Munkeno vd
Religio Romkatolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Ingolstadt
Ordinado neniam ordinita
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Alberto la 4-a, Duko de Bavario vd
Patrino Kunigunde of Austria vd
Gefratoj Sabina of Bavaria • Susanna of Bavaria • Sibylle of Bavaria • Sidonie of Bavaria • Ludoviko la 10-a, Duko de Bavario • Vilhelmo la 4-a, Duko de Bavario vd
Edz(in)o Margareta von Plauenstein
Clara Perger
Christine Schwarz
Infanoj pluraj gefiloj kaj genepoj
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto vd
Aktiva en Kłodzko vd
Episkopo de Passau
Dum 1517-1540
Antaŭulo Wiguleus Fröschl von Marzoll
Sekvanto Wolfgang von Salm
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 1540–1554
Antaŭulo Matthäus Lang von Wellenburg
Sekvanto Michael von Kuenburg
Grafo de Glatz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernesto de Bavariode Bavarujo, germane Ernst von Bayern (naskiĝis la  13-an de junio 1500(nun 1500-06-13) en Munkeno, mortis la 7-an de decembro 1560 en la Graflando Glatz) estis bavara duko (denaska titolo, nereganta) kaj administranto de la episkopujoj Passau kaj Salcburgo. Lia patro estis duko Albrecht la 4-a (Bavario).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post edukado fare de Johano Aventino en Burghausen, München kaj Landshut kaj stud-/kleriĝvojaĝoj al Italujo, Franclando kaj Saksio li studis en 1515 en Ingolstadt kaj iĝis en 1516-40 administranto de la episkopujo de Passaŭ. Jam ekde 1525 li aspiris je la helepiskopeco en la Princĉefepiskoplando Salcburgo kaj iĝis fakte en 1540 posteulo de Matthäus Lang von Wellenburg. Sed li rezignis pri la digneco en 1554 rifuzante ricevi la pli suprajn ordinojn. Ekde 1549 li vivis en la Graflando Glatz, kie li prizorgis la kontraŭreformacion.

Destinite per la unuenaskiteca leĝo de sia patro (1506) je klerikeco li restis la tutan vivon malentuziasma pri tia vivostilo. Ernst havis longdaŭrajn heredkverelojn kun la fratoj Vilhelmo la 4-a kaj Ludoviko kiuj provis kontentigi lin per diversaj nesekularaj posedaĵoj. Post la heredaĵrezigno de 1536 la situacio trankviliĝis.

Komence Ernst tute ne estis kontraŭ la ideoj de Martin Luther, tamen li antaŭenpuŝis la kontraŭreformacion en la teritorioj de Passau kiel ankaŭ de Salcburgo. Li krome iniciatis katolikajn reformojn (1549 Sinodo de Salcburgo, 1553 Sinodo de Mühldorf)- sed vane, ĉefe pro manko de aŭtoritato, energio kaj persvademo. Li mem klare vidis siajn proprajn limojn kaj tipis ja por tipo de eklezia princo kian la reforma Koncilio de Trento malproponis.

Malgraŭ la eklezia ofico, li sekrete edziĝis kaj havis kun sinsekve tri virinoj plurajn gefilojn kaj genepojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]