Erodramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Erodramo
Hindia apuseto
Hindia apuseto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Aerodramus
Oberholser, 1906
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Erodramo estas birdo de la genro Aerodramus de la familio de apusedoj, genro kiu enhavas kelkajn el la malgrandaj specioj nomitaj "apusetoj". Temas pri ampleksa genro kiu enhavas etajn, malhelajn, kavonestumantajn birdojn de la tribo aŭ subfamilio de Collocaliini. Ĝiaj membroj vivas en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de suda Azio, Oceanio kaj nordorienta Aŭstralio. Multaj el ties membroj estis iam klasitaj en la genro Collocalia, sed estis unuafoje lokitaj en separata genro de la usona ornitologo Harry Church Oberholser en 1906.[1]

Tiu estas taksonomie malfacila grupo de tre similaj specioj. Oni uzis ĉeeston de ekolokigo, DNA kaj eĉ parazitoj por starigi ties rilatojn, sed kelkaj problemoj, kiel la lokigo de la Papua apuseto ne estas ankoraŭ solvita.

Kio distingas la apusetojn de la genro Aerodramus disde aliaj apusoj, kaj de preskaŭ ĉiuj aliaj birdoj estas ties kapablon uzi simplan sed efikan formon de eĥolokigo. Tio permesas ilin flugonavigi ene de la reproduktaj kaj ripozaj kavoj.

La nestoj de la apusetoj de la genro Aerodramus estas konstruitaj el salivo kiel ĉefa konsistaĵo. En du specioj, salivo estas la ununura uzita materialo, kaj la nestoj estas kolektitaj por la fama ĉina plado 'apusetonesta supo', sed la troa kolektado iome endanĝerigas la populaciojn de erodramoj.

Distribuo[redakti | redakti fonton]

La teritorio de tiuj apusetoj estas limigita al tropika suda Azio, Oceanio, nordorienta Aŭstralio kaj la Hinda Oceano, kun la plej granda diverseco en Sudorienta Azio, Indonezio kaj Papuo-Novgvineo.[2] Kelkaj el la specioj estas limigitaj al etaj insuloj, kaj ties limigita teritorio povas kaŭzi ties vundeblon, kiel ĉe la Sejŝela, la Gvaitheda kaj la Gvama apusetoj.[3][4][5] La Mangaia apuseto estas ĵus malkovrita formortinta specio konata nur el fosilioj.[6][7]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La apusetoj de Aerodramus estas laŭ multaj kriterioj tipaj apusoj, kiuj havas mallarĝajn flugilojn por rapida flugo. Ili havas grizan plumaron kun nuancoj de nigro, bruna kaj griza. Membroj de tiu genro tipe havas malhelbrunajn suprajn flugilojn kaj korpon, foje kun pli pala pugo, helbrunaj subaj partoj, pli pala gorĝo, kaj brunblankecaj subflugiloj kun malhelbrunaj "akseloj". Maskloj kaj inoj estas similaj laŭ plumaro, kiel ĉe junuloj, ĉe tiuj specioj, ĉe kiuj oni priskribis; en kelkaj specioj la junuloj montras palajn franĝojn en flugplumoj.[2]

La kruroj, kiel ĉe multaj apusoj, estas tre mallongaj, malpermesante la birdojn surterigi, sed permesante ilin pendiĝi el vertikalaj surfacoj. La flugo estas ĉefe glita pro ties tre longaj flugoplumoj kaj etaj brustomuskoloj. La apusetoj Aerodramus, depende de la specio, pezas 8 al 35 g kaj estas 9 al 16 cm longaj. Tiuj apusetoj estas tre similaj, kaj kie koincidas kelkaj specioj, kiel en Borneo, Novgvineo kaj Filipinoj, povas esti tute maldistingeblaj en kamparo.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La apusetoj Aerodramus estas insektovoraj; himenopteroj kaj dupteroj estas la plej oftaj predoj (Lourie & Tompkins, 2000). Kutime, ili forlasas la kavon dumtage por manĝi kaj revenas al siaj ripozejoj por nokti. Maskloj kaj inoj aspektas simile; kiel kutime en tiu ordo, tiuj birdoj estas monogamaj kaj ambaŭ partneroj zorgas la idaron. Maskloj realigas aerajn ceremoniojn por allogi inojn kaj la pariĝado okazas en la nesto. La reprodukta sezono koincidas kun la humida sezono, kiu korespondas al pliiĝanta insekta populacio[2]. Ovokvanto dependas el la loko kaj la manĝodisponeblo, sed ĝi ĝenerale ne estas granda; la apusetoj de la genro Aerodramus demetas 1-2 ovojn[2] . La ovoj estas blankecaj kaj estas demetataj ĉiun duan tagon. Multaj se ne ĉiuj specioj estas koloniaj nestumantoj; kelkaj konstruas siajn nestojn en altaj, malhelaj anguloj de kavomuroj. La apusetoj de mezvarmaj zonoj migras, sed plej parto de la apusetoj de la genro Aerodramus loĝas en tropikaj regionoj de Hinda Oceano kaj de Pacifiko kaj ne migras. Tiuj birdoj kutime restas en kavo aŭ alia ripozejo kaj nestoloko. Kelkaj ekzemploj de kavoj inkludas la kavojn Niah en Nacia Parko Niah kaj en la Nacia Parko Gunung Mulu kiuj situas ambaŭ en Saraŭako, malajzia Borneo.

La uzo de eĥolokigo estis iam uzata por separi la genron Aerodramus el la neeĥolokigantaj genroj Collocalia kaj Hydrochous (malmulte oni konas pri Schoutedenapus). Sed oni ĵus malkovris, ke la Nana apuseto Collocalia troglodytes faras similajn klakojn en kaj for ties kavo (Price et al., 2004). Karakteroj de konduto, kiel pri la materialoj krom salivo kiujn la nestoj enhavas, povas esti uzataj por diferencigi inter kelkajn speciojn de Aerodramus (Lee et al., 1996).[8]

Eĥolokigo[redakti | redakti fonton]

Kio distingas multajn Aerodramus, sed ne ĉiuj speciojn el aliaj apusoj kaj preskaŭ el ĉiu aliaj birdoj [9][10][11] estas ties kapablo uzi simplan sed efikan formon de eĥolokigo por flugnavigi en kompleta malhelo tra la abismoj kaj putoj de la kavoj kie ili ripozas nokte kaj reproduktiĝas.


Oni pensis, ke la genro Aerodramus estis la ununuraj apusetoj eĥolokigantaj. Tiuj birdoj uzas eĥolokigon por lokigi siajn ripozejojn en malhelaj kavoj. Malkiel la eĥolokigo de vesperto, la apusetoj de Aerodramus faras klakojn kiuj estas ene de la homa aŭdkapablo. La klakoj konsistas el du pulsoj de larĝa bando (3-10 kHz) separataj el eta paŭzo (1-3 milisekundo). La interpulsaj periodoj (IPPoj) estas variaj depende de la lumnivelo; en pli malhelaj situacioj la birdo dissendas pli mallongajn IPPojn, ĉar la obstakloj iĝas pli malfacile videblaj, kaj pli longajn IPPojn kiam la birdo preskaŭ eliras el la kavo. Tiu kutimo estas simila al tiu de vespertoj kiam ili alproksimiĝas al ties celoj. La birdoj dissendas ankaŭ serion de bastonaj klakoj sekvitaj de alvoko kiam ili alproksimiĝas al la nesto, supozeble por malproksimigi proksimajn birdojn for de sia vojo. Oni supozas, ke la duobla klako estas uzata por diferenci inter individuaj birdoj.

Oni ĵus determinis, ke la eĥolokigaj voĉoj ne kongruas kun evolua rilato inter specioj de apusetoj, kiel sugestis komparon per DNA (Thomassen & Povel, 2006). Tio sugestas, ke kiel en la eĥolokigo ĉe vespertoj, kiam ekzistas, adaptiĝas rapide kaj sendepende al la akustika medio de ĉiu partikulara specio.

Ĵusa studo (Thomassen et al., 2005) sugestas, ke la organismoj de la eĥolokigo estas ĉefe en la centra nerva sistemo, dum la organismoj de la voĉa aparato ekzistis jam kaj estis uzokapablaj antaŭ eĥolokigo evoluus. Tiu studo sugestas la duan hipotezon de sendependa evoluo de eĥolokigo en la genroj Aerodramus kaj Collocalia, kun la sekva evoluo de kompleksa kutimaro necesa por kompleti la fizikan sistemon de eĥolokigo, aŭ eĉ la trian eblon, ĉar partoj de la voĉaparato de la sistemo de eĥolokigo povus esti hereditaj el kelkaj prahistoriaj noktaj prauloj.

Oni sugestis, ke la Giganta aŭ Akvofala apuseto, Hydrochous gigas, kiu ne povas eĥolokigi, povus descendi el eĥolokiga praulo.[2]

Saliva nestoj[redakti | redakti fonton]

Manĝebla nesto

Aŭtentan birdonestan supon oni faras el nestoj de kelkaj specioj de apusetoj, ĉefe la blanknesta (Aerodramus fuciphagus) kaj la Nigronesta apusetoj (Aerodramus maximus ). Anstataŭ bastonetoj, plumoj kaj pajlo, tiuj apusetoj konstruas siajn nestojn nur el strioj de sia glua salivo, kiu malmoliĝas ĉe aero. Kiam la nestoj estas kolektitaj, ili estas purigitaj kaj venditaj al restoracioj. Oni kredas, ke manĝi nestomaterialon de apuseto helpas plibonigi la haŭtan tonon, ekvilibron kaj replifortigi la imunigan sistemon. Oni supozas ankaŭ, ke plifortigas la pulmojn, malhelpas tusadon, plibonigas la korpon kaj plilongigas la vivon. Priserĉado montras, ke ĉiu 100 g de seka nesto enhavas 49.9 g da akvosolvebla proteino (inkludante amidonitrogenon, monoaminan nitrogenon, neaminan nitrogenon, argininon, humikaĵojn, histidinon, lisinon kaj cisteinon), 30.6 g da karbohidrato (glukoproteino kaj mucino), 4.9 g da fero, 2.5 g da neorganika salo (inkludante kalion, natrion, kalcion, magnezion, sulfuron, fosforon, silicion kaj aliajn elementojn), kaj 1.4 g da fibro (Dictionary of Traditional Chinese Medicine, The History of Chinese Medicine and the Nutrition Table). La energio enhavata en 100 g de apusetnesto estas 345 kcal. La nestoj estas ofte servitaj bolita en supo el koko.

Aŭtenta birdonesta supo estas tre populara tra Azio. Ĝi estas ankaŭ tre multekoste; multaj okcidentaj restoracioj servas malpli multekostan version konsistanta el supo kun vermiĉelaro aspektanta birdonesto.

Oni supozas, ke pro tiu kolektado la populacioj malpliiĝis.[12][13] La populacio de la kavoj Niah de Nigronesta apuseto malpliiĝis el ĉirkaŭ 1.5 milionoj da paroj en 1959 ĝis nur 150,000–298,000 paroj en la fruaj 1990-aj jaroj pro tiu trokolektado.[2]

Malnovaj aŭtoroj havis dubojn pri la materialo uzita por konstrui la neston, kun supozoj pri spermo de balenofiŝo kaj marŝaŭmo kiel bazo por la konstruo. Eĉ jam en la 1830-aj jaroj, kiam la uzo de salivo jam estis akceptita, oni supozis, ke ĝi estis nur cemento por kunglui marplanton kiu provizis la kernon de la gelatena materialo de la nesto.[14]

Pedikoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj taksonomie malfacilaj grupoj, ektoparazitoj povas alporti informon pri rilatoj inter specioj.[15] Studo pri parazitoj de apusetoj en norda Borneo implicis transporton de pedikoj inter tre rilataj specioj de apusetoj.[16] La survivo de pedikoj en plej parto de tiuj transportoj estis signife malalta kompare kun la diferenco en plumobarbo onter la doninto kaj la ricevinto. Tiele, adaptigo al partikulara resurso en la korpo de la ricevinto ŝajnas determini la specifecon de la pediko. En transportoj kie la pedikoj survivis, ili moviĝis al diferencaj areoj de la korpo de la ricevinto, kiam la barbodiametro de la plumoj, kie la pedikoj loĝis, havis la akuratan valoron.

Papua apuseto[redakti | redakti fonton]

La Papua apuseto estas ŝajne pli proksima de la Akvofala apuseto ol de aliaj specioj de la genro Aerodramus kaj probable plibone lokita en separata genro (Price et al., 2005). Ĝi havas tri fingrojn anstataŭ la kutimajn kvar en tiu grupo. Ĝi povas eĥolokigi, sed dum aliaj jam studitaj specioj uzas eĥolokigon ĉefe dumfluge en siaj kavoj, la Papua apuseto ŝajne estas nokta aŭ krepuska kaj uzas eĥolokigon kiam estas aktiva for de la kavo dumnokte. Ĝi uzas solan, ne duoblan, klakojn.[2][17] Analizoj de DNA alportas fortan apogon por baza rilato inter A. papuensis kaj aliaj erodramoj Aerodramus kaj sugestas, ke tiu specio kaj la Akvofala apuseto, Hydrochous gigas, estas frataj taksonoj, rilato kiu indikus parafilon de la genro Aerodramus.[17]

Specioj en taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ITIS standard report page for Aerodramus
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Chantler, P. and Driessens, G. (2000). Swifts: a Guide to the Swifts and Treeswifts of the World Mountfield, East Sussex. Pica Press. ISBN 1-873403-83-6
  3. Birdlife International species factsheet: Collocalia elaphra. 16a Julio /2007.
  4. Birdlife International species factsheet: Collocalia whiteheadi. 24a Julio 2007.
  5. Birdlife International species factsheet: Collocalia bartschi. 24a Julio 2007
  6. Aerodramus manuoi. Alirita 2008-02-29.
  7. Steadman, David W (July 2002). "A new species of swiftlet (Aves: Apodidae) from the late Quaternary of Mangaia, Cook Islands, Oceania", gazeto : Journal of Vertebrate Paleontology, volumo : 22, numero : 22, paĝoj : 326–331. COI:[0326:ANSOSA2.0.CO;2 10.1671/0272-4634(2002)022[0326:ANSOSA]2.0.CO;2]
  8. Lee, P. L. M., Clayton, D. H., Griffiths, R., Page, R. D. M. (1996) "Does behavior reflect phylogeny in swiftlets (Aves: Apodidae)? A test using cytochrome b mitochondrial DNA sequences." Proc. natn. Acad. Sci. USA 93, pp. 7091–7096, Julio 1996 Pdf retrieved 12 Nov 2007
  9. La guaĉaro estas elstara escepto. La ekzisto de eĥolokigo estis iam uzata por defendi parencan rilaton de la Apodoformaj kun la guaĉaro, sed la aktuala situacio estas pli komplika. Vidu ankaŭ: Kaprimulgoformaj.
  10. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2nd edition, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2. 
  11. Konishi M., Knudsen E. I. (1979). "The oilbird: hearing and echolocation." Science 1979 Apr 27;204(4391):425-7 pmid: 441731 Abstract retrieved 12 Nov 2007
  12. Hobbs, J. J. (2004). "Problems in the harvest of edible birds’ nests in Sarawak and Sabah, Malaysian Borneo." Biodiversity and Conservation 13: 2209–2226. DOI: 10.1023/B:BIOC.0000047905.79709.7f Abstract retrieved 12 Nov 2007
  13. Marcone, M. F. (2005). "Characterization of the edible bird's nest the Caviar of the East." Food Research International 38:1125–1134. doi:10.1016/j.foodres.2005.02.008 Abstract retrieved 12 Nov 2007
  14. (1831) The Architecture of Birds. London: Charles Knight. 
  15. Page, R. D. M., Lee, P. L. M., Becher, S.A., Griffiths, R., Clayton D. H. (1997). "A Different Tempo of Evolution in Birds and their Parasitic Lice" 12 Nov 2007
  16. Tompkins, D. M., Clayton D. H. (1999). "Host resources govern the specificity of swiftlet lice: size matters". Journal of Animal Ecology 68 (3), 489–500. doi:10.1046/j.1365-2656.1999.00297.x Abstract retrieved 12 Nov 2007
  17. 17,0 17,1 Price J. J., Johnson, K. P., Bush, S. E., Clayton, D. H. (2004). "Phylogenetic relationships of the Papuan Swiftlet Aerodramus papuensis and implications for the evolution of avian echolocation". Ibis, Volume 147, Number 4, October 2005, pp. 790–796(7) doi:10.1111/j.1474-919X.2005.00467.x Pdf retrieved 12 November 2007