Erotikaj helpiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erotikaj helpiloj estas iloj uzataj por kontentigo de bezonoj erotikaj kaj seksaj de homo. La plej popularaj de ili estas vibriloj, anstataŭiloj de vagino, peniso, mano kaj multaj aliaj apartenaĵoj. Oni ne rigardas kiel sekshelpilojn kondomojn, kontraŭkoncipojn (rimedoj, medikamentoj kiuj preventas gravedon), pornografion ktp.

Sekshelpilojn ofte uzas homoj solaj kiuj por variaj kaŭzoj ne havas seksan kunulon. Erotikajn helpilojn uzas ankaŭ ĉiuaĝaj geedzoj, paroj por plibonigi, variigi seksajn travivaĵojn . Precipe utilaj estas helpiloj ĉe paroj kun diversaj seksaj konstitucioj.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vibriloj[redakti | redakti fonton]

Vibrilo.

Vibrilo estas elektromeĥanika fabrikaĵo por iritado de vagino, klitoro aŭ anuso. Iufoje vibrilo havas formon de peniso. Oni devas aparte mencii vibrilojn por stimulado de la punkto G. Tiuj vibriloj havas formon kurban kiu certigas stimuladon profundan de la punkto G. Dum ĝia stimulado oni plifortigas la agrablajn sentadojn kaj blokadas sentadojn malagrablajn/dolorajn.

Penisimitiloj[redakti | redakti fonton]

Penisimitilo estas fabrikaĵo kiu imitas penison erektan. Oni uzas ĝin por masturbado. Imitilo alfiksa estas penisimitilo fiksita al pantaloneto aŭ rimeneto.

Ŝprucanta penisimitilo[redakti | redakti fonton]

Iuj penisimitiloj eblas ŝprucigi likvaĵon imitanta ejakuladon. Ili havas rezervujon por likvido, kiun oni antaŭe plenigas kun likvaĵo (prefere varma). La imitilo ŝprucigas per permana agado, oni ne konas aŭtomatajn ŝprucigilojn.

La ŝprucado briligas virinan orgasmon kaj povas eĉ kaŭzi orgasmon ĉe virino. Akvo estas pli efika ol densa likvaĵo ĉar akvo ŝprucas pli forte.

Se Vi nepre volas imiti densan spermon, uzu lubrikaĵon aŭ gelon por ultrasona esplorado. Ne uzu nutraĵojn kiel lakto, acidkremo kaj similaĵojn ĉar ili povas danĝeri la mikrofloron en vagino. Se Vi volas imiti ankaŭ koloron de spermo, uzu blankajn nutraĵajn kolorigantojn E170 (enhavas fajnan kreton) aŭ E171 (enhavas duoksidon de titano). Oni ne vendas spermimitantajn likvaĵojn, tial Vi devas laŭ bezono fari ĝin mem.

Bugraj iritiloj[redakti | redakti fonton]

Bugra iritilo

Bugra iritilo estas penisimitilo por enkonduko en aperturo anusa.

Duflanka anusa ĉeno

Ĉeno anusa estas helpilo por iritado de anuso. Ĉeno anusa konsistas el kelkaj globetoj ligitaj unu kun alia kun pontetoj flekseblaj aŭ rigidaj.

Masaĝilo de prostato estas vibrilo por masaĝi de prostato. Ĝi karakteriziĝas kun formo kurbigita. Oni rekomendas uzi masaĝilon de prostato ne nur laŭ ordono de kuracisto, sed ankaŭ por profilaktiko de prostatito.

Artfaritaj vaginoj/anusoj/buŝoj[redakti | redakti fonton]

Vagino kaj anuso artefaritaj kun enmetita vibrovo.

Artfarita vagino estas seksoludilo por iritado de peniso. Oni fabrikas vaginojn similajn al vulvo, el molaj materialoj, elastaj. Ili iam estas suplementitaj kun vibrilo, varmigilo, ĉelo por lubrikaĵo.

Artfarita anuso estas seksohelpilo imitanta anuson. Simile al vagino artfarita oni fabrikas ilin el materialoj molaj elastaj. Iam estas kombinitaj kun vaginoj.

Buŝo artefarita imitas la buŝon, preskaŭ ĉiam virinan. Multaj fabrikantoj produktas similajn helpilojn en du aŭ tri variaĵoj – kiel vagino/buŝo aŭ vagino/buŝo/anuso.

Ringoj kaj surmetoj[redakti | redakti fonton]

Ringo por surmeto sur peniso.

Surmetoj sur peniso kompletigas la iritadon de vagino kaj klitoro kaj plirapidigas orgasmon de la virino. La plimulto de surmetoj estas fermitaj. Oni povas uzi ilin kiel multofojajn kondomojn. Malfermitaj surmetoj ne kovras la glanon (kapeton) de peniso. Surmetoj ofte havas elstaraĵojn/ĉirojn por iritado de vagino/vulvo/cerviko de utero.

Erektigaj ringoj estas destinataj por subteni la erekton de la viro. Ili kunpremas la venojn de peniso kaj tiel preventas la retrofluon de sango el la peniso. Oni fabrikas ringojn erektigajn el silikono, gumo aŭ metalo. Ekzistas variantoj kun iritilo de klitoro.

Surmeto malfermita

Globetoj[redakti | redakti fonton]

Globetoj vaginaj

Vaginaj globeto estas helpiloj por plifortigi kaj evolui muskolojn vaginajn kaj kaŭzi iriton suplementan. Globetojn malgrandajn oni fabrikas kutime el plasto. Oni ofte kunligas kelkajn globetojn en ĉeno. Oni enlokigas globetojn en vaginon. Globetoj havas iam meĥanizmon por vibrado.

Anusajn globetojn oni enlokigas en anuson. Globetoj anusaj havas kutime diametron malplian ol globetoj vaginaj. Ekzistas globetoj por ambaŭ vagino kaj anuso.

Seksaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

Seksa kolekto estas kompleto el kelkaj masaĝiloj vibraj kun diversaj surmetoj, globetoj vaginaj/anusaj kaj lubrikaĵo, eble aliaj helpiloj.

Seksaj pupoj[redakti | redakti fonton]

Seksa pupo estas helpilo kiu imitas partneron seksan. Kutime ili imitas korpon inan, sed iuj imitas korpon viran. Oni fabrikas pupojn el materialo mola, elasta. Kutime pupoj estas helpiloj bloveblaj el latekso, polietileno aŭ poliĥlorvinilo. Ekzistas variaĵoj el materialoj sintezaj ŝaŭmaj aŭ el silikono. Pupoj por viroj havas aperturojn, kavaĵojn kiuj imitas vaginon, anuson, buŝon. Pupoj por virinoj havas imitilon de peniso. Pupoj povas havi vibrilo(j)n, varmigilo(j)n kaj meĥanismo(j)n por ekskrecio de lubrikaĵo. Pupoj havas tre varian gradon de simileco kun korpo viva (kaj tre varian prezon).

Vakuaj pumpiloj[redakti | redakti fonton]

Vakua pumpilo estas meĥanismo por elpumpi aeron. Masaĝo vakua de peniso kaj klitoro helpas erekton ĉar helpas alfluon de sango en penison (klitoron). Pumpilo ofte taŭgas por kuraci perturbojn erektajn. Pumpiloj viraj estas destinataj por peniso. Pumpiloj virinaj estas destinataj por busto aŭ klitoro.

Penislongigiloj[redakti | redakti fonton]

Penislongigiloj estas meĥanismoj kiuj streĉas penison. Daŭra streĉado kaŭzas la ĉelojn de peniso reproduktiĝi en laŭlonga direkto. La kurso de longigado daŭras monatoj kaj la ĉiutaga aŭ preskaŭ ĉiutaga streĉado daŭras kelkaj horoj. La kurso postulas multan paciencon, maloportunecon kaj iome suferon. La neceso de plilongigo de peniso ne estas certa, ĉar ĝi ne estas grava por seksumado, malgraŭ de disvastigita opinio. La peniso tro longa povas eĉ kaŭzi maloportunecon kaj doloron ĉe virino dum seksumado (la cerviko estas tre senseca, vidu paragrafon "kiel aĉeti").

La meĥanismo havas maŝon, kiu ĉirkaŭkaptas la parton de peniso post la glano. La forton de ĉirkaŭkapto oni devas zorgeme reguligi. Ĉirkaŭkapto nesufiĉe forta kaŭzas la elgliton de peniso el la maŝo. La ĉirkaŭkapto tro forta estas danĝera, ĉar povas kaŭzi perturbon de sangocirkulado kun danĝerigo aŭ eĉ mortigo de la histon de peniso kun neceso de amputo.

La streĉo de peniso estas iome pli efika, kiam en la sango estas plialtigita la koncentrado de ambaŭ hormonoj testosterono kaj somatotropino. La koncentrado de somatotropino plialtiĝas nokte kaj post ŝarĝo korpkultura. Se dum la streĉado oni uzas testosteronon kiel preparaĵon, la dozo devas esti minimuma (vidu la paragrafon "preparaĵoj").

Preparaĵoj kiuj plilongigas la penison sen meĥanika agado, ne ekzistas.

Atributaro sadisma-masoĥisma[redakti | redakti fonton]

Al Atributaro sadisma-masoĥisma apartenas aĵoj uzataj en praktiko BDSMa. Oni rigardas kiel tiujn aĵojn ilojn por ŝnuri, senmovigi, skurĝi, variajn maskojn, katenojn, mankatenojn. Ilia uzo estas favora por seksumado nur ĉe personoj kiuj emas al sadismo aŭ mazoĥismo.

Subvestoj erotikaj[redakti | redakti fonton]

Subvesto erotika estas subvesto por intensigi iriton de partneroj, ĉar parta nudigo/nudiĝo ofte iritas pli ol nudigo/nudiĝo plena. Iufoje oni fabrikas subvestojn el ledo, ledsubstituaĵoj, latekso, gumo k.t.p.

Meblaro seksa[redakti | redakti fonton]

Meblaro seksa estas variaj iloj kiuj helpas plenumi koiton en pozicioj neatinbgeblaj kutime aŭ helpas redukti ŝarĝon dum koito. Ekzemple, en balancilo la viro povas dum koito komforte kisi la mampintojn de la virino.

Oni rigardas kiel mebloj seksaj balancilojn erotikajn, kusenojn, matracojn kun formo speciala k.t.p. Ekzistas bloveblaj mebloj, eble kun imitilo de peniso aŭ vagino.

Seksomaŝinoj[redakti | redakti fonton]

Seksomaŝinoj estas variaj iloj meĥanikaj kiuj enhavas motorojn, radojn, sistemon por manipulado kaj aliajn specifikecojn. Ili estas iam antropomorfaj, sed kutime ne havas formon de homo. La mezuro estas varia. Seksomaŝinoj havas sistemon, kiu enhavas penisimitilon aŭ vibrilon, fiksitan al platformo stanga aŭ movanta (oscilanta). Seksomaŝinoj eĉ povas enhavi ilon por krei bildojn, sonojn, muzikon. La manipulado povas plenumi uzanto mem, partnero (eble malproksima, koneksita per iu kanalo de interligo) aŭ la manipulado povas esti tute aŭtomata. La seksomaŝinoj estas kutime grandampleksaj, iufoje bruaj, por tio ne estas tre popularaj.

Preparaĵoj[redakti | redakti fonton]

Al preparaĵoj apartenas lubrikaĵoj, variaj ungventoj, likvidoj, tablojdoj.

Ungventoj kun anestezilo helpas preventi ejakulon antaŭtempan kaj daŭrigi la koiton. Oni devas uzi ĝin preferinde kun kondomo aŭ surmeto por ne perturbi la sensecon de la virino. Iuj ungventoj kaj tablojdoj helpas erekton. La plej efikaj tablojdoj por tio estas inhibantoj de la fermento fosfodiesterazo-5: viagro (sildenafilo), levitro (vardenafilo), cialiso (tadalafilo). Oni vendas inhibitoroj de fosfodiesterazo (kaj kelkajn aliajn preparaĵojn por seksumado) nur en apotekoj (ne seksovendejoj) laŭ recepto. Kelkaj senreceptaj preparaĵoj vendataj en apotekoj iome plibonigas seksumadon: vitamino E, mikroelementoj, ekz. zinko, aldono nutra Q10 k.t.p.

Ekzistas rimedoj (nomataj afrodiziakoj) kiuj pligrandigas la deziron seksan, ekzemple ekstraktaĵoj de kantarido. Estas danĝera por viroj uzi hormonon testosteronon kaj ĝiajn derivaĵojn kiel afrodiziakon ĉar ĝi povas kaŭzi degeneradon de skrotoj (tieldira kastrado farmacia). La kastrado farmacia estas nur parte rekonvertebla. Dozajn malgrandajn de testosterono (kaj derivaĵoj) povas uzi virinoj kiel afrodiziakon por kuraci perturbojn seksajn (ne nur kaŭzitajn de deficito de testosterono). Dozaj grandaj de testosterono estas danĝeraj por virinoj ĉar povas kaŭzi evoluon de signoj seksaj viraj (kreskado de haroj sur visaĝo, krudiĝo de voĉo, kreskado de klitoro, degenerado de mamoj, utero k.t.p).

Rimedoj okazaj[redakti | redakti fonton]

Variaj objektoj ne estas fabrikitaj kiel helpiloj seksaj, sed oni povas uzi ĝin kiel helpilojn. Ekzemploj ĉe virinoj:

  • Ĝustaformaj fruktoj, legumoj.
  • Flakonoj, boteletoj (kosmetikaj kaj aliaj).
  • Variaj tualetaĵoj, kuirilaro ktp. kun formo kaj amplekso ĝusta.

kaj multaj aliaj

Ekzemploj ĉe viroj:

  • Varmigiloj (precipe el gumo).
  • Spongoj, tuboj elastaj ktp.
  • Aparatoj por mezurado de sangopremo.
  • Balonetoj kun formo kaj amplekso ĝusta; kutime uzataj por preventi disŝprucon de la spermo dum masturbado; oni rekomendas fortranĉi la ringon dikan.

kaj multaj aliaj

Helpiloj okazaj estas ofte malmultekostaj kaj povas taŭgi eĉ bonege por seksaj ludoj. Jen kelkaj konsiloj:

  • La helpilo devas esti pura kaj desinfekta. Se okazas problemo kun desinfekto/pureco (ekzemple ĉe fruktoj), oni uzu kondomon aŭ alian separilon.
  • Kutime uzu ilin kun lubrikaĵo.
  • Ne uzu objektojn fraĝilajn.

Materialoj[redakti | redakti fonton]

Ofte gravas el kiuj materialoj estas fabrikita la helpilo aŭ kiujn materialojn ĝi enhavas. Tipaj materialoj molaj, elastaj uzataj en fabrikado de helpiloj estas:

  • gumo, latekso - ne estas kunigebla kun grasoj (ekzemple en lubrikaĵoj); ĉe homoj sensaj al gumo aŭ latekso povas kaŭzi alergion. Gumo povas havi variajn kolorojn; malofte estas (duon)travidebla.
  • silikono - estas tre elasta, streĉebla ĝis 6-9-oble sen disŝiro;

kaŭzas alergion tre malofte; silikono senkolora estas travidebla, kolorita estas duontravidebla; ne poroza; oni povas sterilizi silikonon per boligo (eltenas temperaturon ĝis 300 gradoj C = 570 F); oni lavas ĝin kun akvo (+sapo). Silikono estas stabila, rezistema kaj longaviva. Ne estas kunigebla kun lubrikaĵoj enhavantaj silikonon.

  • kiberledo – estas tre elasta, iufoje poroza; povas havi varian kvaliton;

ofte havas koloron de haŭto homa; kutime iomete travidebla (diafana).

Materialoj molaj kun malbona kvalito oni fabrikas per aldono de substancoj specialaj (nomataj plastificiloj, ofte estas ftalatoj) al materialo rigida aŭ nesufiĉe elasta. Multaj de tiaj materialoj estas sandanĝeraj kaj havas odoron akran.

Bonaj fabrikantoj kaj katalogoj nomigas materialojn de helpilojn. Jen kelkaj mallongigoj, nomoj:

  • silikono: sendube la plej bonkvalita materialo por seksludiloj.
  • ABS akrilnitril-butadien-stirolo: rigida, senodora.
  • PC polikarbonato: rigida.
  • PE polietileno.
  • PP polipropileno: ofte haroj de pupoj.
  • PVC polivinilĥlorido: iome (ofte nesufiĉe) elasta.
  • TPE termoplastika elastomero: variaĵo de kiberledo, foje similas al silikono; ne enhavas ftalatojn.
  • TPR temperaturprogramita mallongigo (angle: themperature programed reduction): similas al silikono; ne enhavas ftalatojn.

Kiel aĉeti[redakti | redakti fonton]

Helpilojn seksajn rajtas aĉeti nur personoj plenaĝaj. Oni vendas helpilojn preskaŭ senescepte en vendejoj specialigitaj por faritaĵoj seksaj, nome seksbutikoj. Ekzistas vendejoj kutimaj kaj interretaj.

La helpiloj estas multekostaj, tial oni devas elekti ilin zorge. Ofte la helpiloj aĉetitaj havas proprecojn malatenditajn, ekzemple havas surfacon rigidan anstataŭ atenditan molan. Jen kelkaj konsiloj kiuj helpas eviti erarojn:

  • La surfaco de materialoj elastaj ne devas esti glueca; glueco estas simptomo de malbona kvalito.
  • Ankaŭ odoro akra estas simptomo de malbona kvalito.
  • Surskribo "sen ftalatoj" sur la taro estas bona signo.
  • Se la helpilo estos uzata kun lubrikaĵo, konsideru kunigeblecon kun lubrikaĵo.
  • Ne entuziazmiĝu kun ampleksoj ekstremaj.
  • Helpiloj kiuj kontaktas kun cerviko de utero aŭ klitoro ĉe virino, devas havi kontaktan surfacon tre molan, eble havi molan franĝon. Kontakto de klitoro aŭ cerviko kun objekto solida por virino estas kutime malagrabla aŭ dolora, tamen kun surfaco molega estas kutime agrabla kaj povas favori orgasmon de la virino.
  • Ne fidu al taro; ekzemple sur pako de pupo povas esti pentrita pupo belega, sed interne la pupo mem povas esti malbelega (turpega); iuj pupoj havas nesufiĉe profundan vaginon.
  • Preparaĵoj en vendejoj seksaj "por helpi erekton" (nomataj kutime "sex energy", "sex power" kaj simile) estas ofte senagaj kaj senutilaj; oni rekomendas aĉeti preparaĵojn en apotekoj, ne seksovendejoj.

Kiel uzi[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj konsiloj pri uzo de helpiloj.

  • Por kelkaj helpiloj necesas aŭ taŭgas lubrikaĵo; kiel lubrikaĵo taŭgas ĝelo por esplorado ultrasona (en apotekoj interretaj oni vendas ĝin en granda elekto); lubrikaĵoj en apotekoj kaj vendejoj seksaj kostas pli ol dekoblo, sen granda diferenco en kvalito. La plej disvastigitaj ĝeloj por ultrasona esplorado estas densaj. Kvankam ili taŭgas kiel lubrikaĵoj intimaj, pli bonaj estas ĝeloj kun meza aŭ malalta viskozeco.
  • Oni uzu atente helpilojn kiuj kontaktas kun vagino, klitoro, cerviko kaj havas pivotojn, ĉirojn, ĉar ili povas esti malagrablaj aŭ doloraj por virino; en tiu kazo oni provu turni inversen la surmeton de peniso aŭ vibrilo, se eblas. Fortondi aŭ fortranĉi pivotojn, ĉirojn kutime ne helpas ĉar tranĉrestaĵoj akraj iritas la vaginon ankoraŭ pli forte.
  • Foje la haroj sur seksaj organoj malhelpas uzon de helpiloj. Tiam estas preferinde razi (eble forigi per kosmetikaj aŭ kuracaj metodoj) la harojn. Konsiderinde, ke poste la mallonga haro kreskita sur peniso povas malagrable iriti la vulvon.
  • Se la surmeto malfermita de peniso estas tro longa, fortondi la finon en angulo ĉirkaŭ 45°. Tiel ĝi taŭgas sub glano de peniso.

Kiel konservi[redakti | redakti fonton]

Post uzo zorge lavi la helpilon, precipe aperturojn, kavojn forigante restaĵojn de spermo, aliajn ekskreciojn de organismo kaj lubrikaĵon. La detergentoj eble uzataj devas esti kunigeblaj kun materialoj de la helpilo. Estas bona praktiko uzi sapon kiel detergenton.

Iuj materialoj, precipe kiberledo, ruiniĝas per kontakto kun aliaj materialoj elastaj aŭ rigidaj. Dum kontakto ambaŭ materialoj (ekzemple silikono kaj kiberledo) fandiĝas kaj fariĝas neutiligeblaj. Por tio konservi ĉiun helpilon en la propra origina pako estas bona kutimo.

Helpiloj kaj sano[redakti | redakti fonton]

Pumpilojn vakuajn, vaginojn kaj penisojn artefaritajn, vibrilojn uzas aŭ rekomendas kuracistoj dum kuracado de certaj perturboj seksaj. La uzado de helpiloj sen konsilo de kuracisto kutime ne sandanĝeras, sed ekzistas kelkaj reguloj kiujn oni devas plenumi por eviti danĝeron.

Helpiloj kiun uzas pli ol unu persono povas transdoni venereajn malsanojn, se dum uzo oni ne zorgas pri higieno. Tamen iuj helpiloj, ekzemple penissurmetoj uzataj kiel kondomo multofoja, povas preventi la transdonon de venereajn malsanojn.

Se la helpilo kontaktas kun anuso, oni devas eviti kontakton kun la uretro (urintubo) kaj vulvo, ĉar tio povas kaŭzi inflamon de urinveziko kaj vulvo/vagino/utero/salpingo. Inflamo de urina veziko estas plej ofte kaŭzita per Escherichia coli - mikroorganismoj loĝantaj en granda kvanto en intesto. Inflamo de urinveziko kaŭzas malagrablajn problemojn urinadajn. Inflamo de urinveziko inklinas al remalsaniĝo, tial ties kuracebleco ne estas certa.

La frekvenco de vibro ĉe vibriloj estas multe pli granda ol frekvenco de oscilo koita. Tial post la orgazmo kaŭzita de vibrilo povas resti diskomforto kutime ne konsciita. Por eviti tiun diskomforton oni rekomendas oscili la vibrilon kun la mano dum ĝia ago. La ritmo de seksomaŝinoj estas pli ĝusta.

Ĉe virinoj[redakti | redakti fonton]

Helpiloj taŭgas bone por esplorado de zonoj erogenaj. La ĉefa zono erogena de viro estas la peniso, sed la zonaj erogenaj de virino estas tre variaj kaj tre individaj. La plej gravaj zonoj erogenaj ĉe virino estas klitoro, mampintoj, cerviko de utero, punkto G, vulvo kaj multaj aliaj. Koni la zonojn erogenajn estas grava por vivo seksa de virino kaj esence plibonigas ĝin.

Ĉe viroj[redakti | redakti fonton]

Viroj povas uzi pumpilojn vakuajn ankaŭ en kazo de perturboj erektaj, ankaŭ sen konsulto de kuracisto. Tamen se la viro havas perturbojn erektajn, oni rekomendas konsulti kun kuracisto ĉar verŝajne la viro ne povas kuri tiun malsanecon memstare.

Sistemeca koito kun penisimitiloj alfiksaj aŭ surmetoj dikaj, kiuj forte malakrigas la sensecon de la peniso, povas kauzi perturbojn en erekto. Tio okazas tial ke perturbiĝas la kateno de refleksoj seksaj dum koito.

Viroj kiuj jam havas perturbojn erektajn, devas atenti ke la atingo de orgazmo dum masturbado kun aŭ sen helpiloj okazu en stato de erekto plena. Tio helpas plibonigi la erekton.

Irito de nur trunkon de la peniso, ne glanon dum masturbado kun aŭ sen helpiloj helpas eviti estontan antaŭtempan ejakuladon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Timothy Archibald. Sex Machines: Photographs and Interviews. Process, 2005. ISBN 0-9760822-3-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]