Eroto (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eroto en filozofio (el la antikva greka ἔρως signifanta amon) estas la forto kiu movas la penson kaj foje la filozofion mem, plenumante ligon inter la tera dimensio kaj tiu transtera.

Amo sankta kaj Amo profana (Tiziano): Eroto kiel akordiganto de la kontraŭoj

Eroto en Platono

En la grekaj mitoj Eroto ĝuis elstaran kaj altiran historion kaj gravege brilas en la lingvaĵo de la grekaj popoloj; sed ĝi akiras kulturajn kaj filozofiajn konturojn kun la verkoj de Platono, kiu en la dialogo Simpozio ĝin priskribis, per la buŝo de profetino Diotimo, kiel demonon ĉiam malkvietan kaj nekontentan, kaj ĝin identigis kun la filozofio litere levita al “amo por la scio”. Jam en la mitologio, fakte, Eroto estis la dio de la amo, origine imagita kiel simbolo de la interna interligo de la universo kiu pelas la naturajn elementojn unuiĝi inter si. Pro tia karakterizo de principo unuiganta la multoblon, Platono igis ĝin alegorio de la dialektiko, nome de tiu mensa irvojo kiu alirigas al la diversaj gradoj de la scio, tra tiu de sensebla, ĝis la atingo de la ideo.

Roma kopio de “Eroto kun la arko" (Kapitola Muzeo en Romo)

Apartaĵo de Eroto estas esence ĝia ambigueco, aŭ malebleco albordiĝi al scio certa kaj definitiva, kaj tamen la malkapablo rezignacii al la nescio.[1]

Laŭ Platono, fakte, Eroto estis filo de Pòros (Abundo) kaj Penìa (Manko): la filozofio konsiderita kiel “eroto” estas do esence amo ascenda, kiu aspiras al la vero absoluta kaj senprofita (kaj jen ĝia abundo, sed samtempe ĝi estas devigata vagadi en la mallumoj de la nescio (ĝia malriĉeco).[2]. Konceptoj jam ĉeestaj en la sokrata moto “scii nescii”, same kiel en aliaj mitoj cititaj de Platono, ekzemple tiu de la de la kaverno kie la homoj estas kondamnitaj vidi nur la ombrojn de la vero.[3]

Psiko kaptita per la kiso de Kupido en Luvro, Parizo

La dualismo inter vero kaj nescio estis sufere vivita de Platono kiel ankaŭ de ties majstro Sokrato, kiel profunda ŝirado, fonto de daŭra malkvieto kaj malkontento. Tiu dualismo estos la ripetiĝanta temo de tuta la historio de la okcidenta filozofio, kie eroto estas iamaniere simbolo.

Eroto en novplatonaj

Super ĉio ĉe novplatonaj filozofoj Eroto ĝuos apartan ŝancon, pro tio ke la vero de la Esto, laŭ ili, ne estas simpla koncepto, sed en ĝi partoprenas la subjekto: tiu ĉi estas animita kaj puŝita de sopira tensio anhelanta al la Scio ĝispunkte ke ĝi fariĝas iu formo de scio. Tiel laŭ Plotino eroto estas formo de forto nekonscia kaj nevola kiu gvidas la filozofon al la kontemplo ekstaza. [4]

La kristana novplatonismo alflankigis al la filozofia termino “eroto” tiun religian de Agapo: la unua indikas amon ascendan kaj posedavidan, propran de la homo aspiranta al la absoluto kaj (kazo de novplatonismo) al la unueco; la dua indikas la amon descendan de iu kiu donas, propra de Dio, kiu moviĝas en la direkto de la mondo kaj homoj en ĝi disperditaj por ilin kolekti ĉe si: Dio kiu sin donas kiel en Jesuo Kristo.[5]

En la renesancaj filozofoj eroto kaj agapo kunfandiĝis en unusola koncepto. La temo pri eroto akiris celatan centrecon aparte en la filozofio de Marsilio Ficino: la amo estis de li ŝatindigita per la metaforo de “plivastiĝo” aŭ “kreskiĝo” de Dio mem en la universo, la kaŭzo per kiu Dio “sin versas” sur la mondon kaj produkas en la homoj la deziron reveni al Li. Temas pri cirkla procedo kiu sin reflektas en la homo, kiu siavice estas alvokata esti copula mundi (elemento peranta la unuecon inter Dio kaj la tuta kreitaĵaro), imago de la Unuo el kiu devenas la tuta realo kaj (kiel jam en Nikolao el Kuzo) kiu tenas ligitaj en si la ekstremaj kontraŭoj de la universo.[6]

En tiu etoso de “humanista” filozofio, al kiu asociiĝas, interalie, la filozofiaj verkoj de Johano Piko de la Mirandolo, iumaniere flosas, kvankam foje glitante al panteisma sendistingo inter Dio kaj naturo, Giordano Bruno: en li eroto fariĝis Heroa Furoro, ekscitiĝo de la sensoj kaj de la memoro, ekzaltiĝo de la racio, akirebla nur per la kuraĝo kaj heroismo kiujn la serĉo pri la vero kuntrenas.[7]

“Dio estas amo”: kristana eroto

Por la helenistaj kristanoj, la nocio pri “eroto” estas komplementa aŭ opona al "agapo". Vidu en Anders Nygren, [8]kiu tiel sintezas la konceptojn de eroto kaj de agapo:

Eroto Agapo
la vojo de la homo al Dio la vojo de Dio al la homo
ascendo descendo
deziro, sopiro
li celas akiri dian vivon eĉ kun ofero

celo vivi je la dia vivo
eĉ riske de "perdo de sia vivo"
neceso de la strebo de la homo en la kadro de la savo de la animo la Graco origine dia = la elaĉeto
amo egoisma ĉar ĝi eliras el homo
sub la formo pli nobla amo seninteresa, dono de si mem
amo de homo kiu igas Dion sia objekto de eroto
amo de Dio
motivita per la bono kaj la valoro de sia objekto: la objekto valoras la penon de la amo
sendepende de la valoro de sia objekto
spontanea sed nemotivita. Agapo amas kaj ne kreas la valoron de sia objekto

Originalas la pozicio de Origeno kiu tiom ekzaltas eroton ke ĝi fariĝas preskaŭ agapo: fakte la du konceptoj en li koincidas. En la Alta Kanto de Salomono grekigita de la Septuagintoj li trovis uzata la vorton agapo kie oni atendus la vorton eroto. La septuagintaj tradukistoj elektis tiun vorton evidente por ke la vorto eroto povus puŝi al la vulgara senso de eroto. Origeno, apogite sur tio, en sia “komento pri la Alta Kanto” diras ke la teksto estas destinita al la kristanaj gnostikuloj: tial kiam en la Sanktaj Skriboj oni trafas en la vorton agapo li preferas ĝin tradukis per eroto. Sekvis Origenon ankaŭ Gregorio de Nyssa (331-394). Ĉi tiu utiligis diversajn simbolojn por desegni la Eroton. Iuj el ili estis jam konataj kiel “la alĉiela ŝtuparo” kaj “la flugiloj de la animo”; la novaj koncernantaj erotoj estis “la ascendo al la monto”, “fajro” kaj “ĉeno de amo”.

La aŭtoro de la “Ĉiela hierarkio” kaj de la “Eklezia hierarkio”, Peŭdo-Dionizo la Areopaga, inspiriĝis ĉe Plotino kaj precipe ĉe Proklo, kiu allasis gravajn spurojn en li. Li sistemigas diversajn erotojn (amojn) kiuj ĉiuj havas sian fonton el la dia esenco: temas pri la doktrino de la emanado. Laŭ tiu doktrino tiu kiu amas ne povas restadi ĉe si: Dio mem estas, iamaniere, submetita al tiu leĝo kaj pro tio Li estis puŝita krei ĉiujn estaĵojn kaj direktiĝi al la amata objekto. La Pseŭdo-Dioniza hierarkio konstruiĝas ĉirkaŭ unusola celo: la diigo de la homo kiu konsistas en la unuiĝo al Dio. Tiu diigo realiĝas per la sekvo de ordo rigide establita: fundamenta regulo estas ke la malsupera ordo ne povas leviĝi al la Dio sen la pero de kuŝanto en apuda supera ordo. Ĉiu ordo estas altirita al la supera ordo el kiu ĝi ricevas dum donas al la apuda malsupera. Tiel la homo ascendas ĉiam pli al la adresita ĉielo.

Eroto en la modernaj psikologioj

En la modernaj psikologioj amo-eroto estas multe pritraktata kaj varie priskribita, precipe rilate ĝiajn seksajn aspektojn. Kelkaj el ili, kiel iuj psikoanalizoj, faras el ĝi la unikan forton el kiu konstruiĝas la tuta homan konduton. Eĉ psikoanalizistoj, kiel Freud, al eroto, konsiderita sub la aspekto seksa, reduktas tiun kiun oni atribuas al la koncepto de agapo: tiu ĉi estus iluzio kreiĝinta per la ruzoj de la nekonscio kiu tendencas maski siajn inklinojn.[9]

Referencoj

  1. «Oni vivas inter scio kaj nescio, kaj jen kiel okazas: neniu dio okupiĝas pri filozofio kaj neniu el ili ambicias fariĝi saĝulo ĉar ili tiaj jam estas. Kiu ajn vere posedas la scion, fakte, ne filozofias; sed ankaŭ kiu estas tute nescianta ne okupiĝas pri filozofio, kaj nenimaniere deziras la saĝon. Ĝuste tio malŝatendas en la nescio: [...] oni ne deziras ion ajn se ne konscias pri ĝia mano” (Platono,Simpozio, XXIII).
  2. «Ĉar Eroto estas filo de Poroso kaj Penja, ĝi troviĝas en la jena kondiĉo: precipe ĝi ĉiam malriĉas, kaj estas ĉio krom bela kaj delikata kiel, male, diras la plimulto: ĝi estas kruda, ĉiam nudpieda, vaganta, [...] pro tio ke ĝi havas la naturon de la patrino kaj do ligiĝas al la bezono. Aliflanke, kiel sia patro, li ĉiam serĉas tion kio belas kaj bonas, virecas, aŭdacas, firmas, kaj grande ĉasas [...]; ĝi amikas al la saĝo kaj riĉas en ruzaĵoj, kaj tial ĝi povas sin dediĉi al la filozofio dum la tuta vivo”. Samloke
  3. Platono, La Respubbliko, libro VII.
  4. Antaŭirante la konscion, eroto estas, laŭ Platono, “la okulo de la deziro kiu ebligas travidi la deziritan objekton, kurante ĝi mem, la unua, antaŭen kaj sin plenigante je tiu vizio jam antaŭ ol ĝi donas al la amanto la fakulton vidi per propra organo” (Plotino, Enneadi, III 5, trad. di G. Faggin, Rusconi, Milano 1992).
  5. Gesù Di Nazaret, Joseph Ratzinger, Rizzoli, Italio
  6. Vidu: Ioan P. Couliano, Eros and the Magic in the Reinassance, University of Chicago Press, 1987.
  7. Laŭ Bruno la radiko de termino "heroo” estus “eros” vidu: I nomi dell'amore: Bruno e Nietzsche. Eroico furore e volontà di potenza, pag. 2, Biblioteca Tiraboschi.
  8. Ĉe Érôs et Agapè "Nygren">Anders Nygren Érôs et Agapè Aubier Ed. Montaigne 1962
  9. "Sigmund Freud difinas «impulso de vivo kiu, laŭ li, kuŝas en ĉiu homa estulo. Ĝi oponas la impulson de morto, aŭ thanatos. Ĉi du fundamentaj impulsoj ne povas esti pensitaj apartigeblaj, en la klinika praktiko, ĉar ili agadas ĉiam kune, en iu speco de amalgamo, kaj estas nedisigeblaj".

Bibliografio

  • Platone, Il simposio. Testo greco a fronte, a cura di D. Susanetti, trad. di C. Diano, Marsilio editore, 2006 ISBN 883175615X
  • Giovanni Reale, Eros demone mediatore. Una lettura del Simposio di Platone, Rizzoli, Milano 1997 ISBN 978-88-17-84509-0
  • John M. Rist, Eros e Psyche. Studi sulla filosofia di Platone, Plotino e Origene, traduzione di E. Peroli, Vita e Pensiero, Milano 1995 ISBN 8834305671
  • Luigi Renna, Eros, persona e salvezza. Un'indagine nella filosofia e nella teologia, Vivere In, 2005 ISBN 8872632498
  • Umberto Curi, La cognizione dell'amore. Eros e filosofia, Feltrinelli, 1997 ISBN 8807102196
  • Umberto Curi, Miti d'amore. Filosofia dell'eros, Bompiani, 2009 ISBN 8845259846
  • Aude Lancelin, Marie Lemonnier, I filosofi e l'amore. L'eros da Socrate a Simone de Beauvoir, a cura di C. De Marchi, Cortina Raffaello editore, 2008 ISBN 886030203X
  • Romano Gasparotti, Filosofia dell'eros. L'uomo, l'animale erotico, Bollati Boringhieri, 2007 ISBN 8833917363
  • Georges Bataille, Les Larmes d'Éros (1961); trad. di A. Salsano, Le lacrime di Eros, Bollati Boringhieri, 1995 e 2004 ISBN 8833915670
  • Georges Bataille L'Érotisme (1957); trad. di Adriana dell'Orto, L'erotismo, a cura di Paolo Caruso, Sugar, Milano 1962; Mondadori, Milano 1969, SE, Milano 1986; e ES, Milano 1991
  • Marco Vozza, Lo sguardo di Eros, Mimesis, 2003 ISBN 8884831490
  • Mirko Pompei, Tra ethos ed eros. Dalla «pazienza della ragione» all'«amore del mondo», Morlacchi, 2008 ISBN 8860741661
  • Virgilio Melchiorre, Metacritica dell'eros, Vita e Pensiero, 1987 ISBN 8834302141
  • Franz Siepe: Die Farben des Eros, Berlin 2007. ISBN 9-783-937989-35-8
  • Anne Carson: Eros the bitterweet, Princeton University Press 1986.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Amore/Eros, el la 'Enciclopedia dell'antico, Einaudi scuola.