Eroziiĝemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forta grunderozio en grenkampo en Usono

La eroziiĝemo priskribas la ecojn de grundo, kiuj havas efikon al la abrazirapideco de certa tereno. La kvanto de fakta grundoperdo dependas de diversaj faktoroj, kiel ekzemple de la kliniĝo de la deklivo kaj la rateo [it rata, en rate, de Rate, fr taux, lt dažnumas], je kiu la grundo kapablas enpreni akvon. Sed la eroziiĝemo de la grundo havas la decidan influon.

Eroziiĝemaj estas grundoj, kiuj havas grandan kvoton da partikloj inter fajna argilo kaj malfajna sablo grandaj. Leŭsogrundoj pro tio estas precipe en danĝero. Malpli eroziiĝemaj kontraŭe estas grundoj skeletoriĉaj, kio signifas, ke ili havas grandan kvanton da ŝtonoj. Granda kvanto da sablo pliigas la akvopermeablecon de la grundo kaj per tio malpliigas ĝian eroziiĝemon.