Erporno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Erporno

Erporno
Erporno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Erpornis
Specio: 'E. zantholeuca'
Erpornis zantholeuca
(Blyth, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ErpornoBlankaventra erporno (Erpornis zantholeuca) estas specio de birdo. Ĝi estas la ununura membro de la genro Erpornis kaj siavice la ununura genro kiu loĝas en Azio anstatau en Ameriko, kiel la cetero de la familio de Vireedoj. Tiu birdo troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Singapuro, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Erpornis zantholeuca tyrannulus, ilustración de Keulemans, 1870.

Iam lokigitaj en la genron Yuhina kaj ofte ankoraŭ estas misnomata "Blankaventra juhino", ĝi estis la plej distinga membro de tiu "genro" en sia eksa parafiletika limigo. Ĝi entute ne estas proksime rilata al la Timaliedoj, kie plej parto de la iamaj membroj de Yuhina estas ankoraŭ lokigitaj. La Timaliedoj estas membroj de la superfamilio de Sylvioidea en la subordo Passeri, dum la Erporno estas la plej proksima parenco de la vireoj (Vireedoj), kiu estas pli antikva stirpo de kantobirdoj. Tiele ĝi povas eventuale estis inkludata en Vireedojn kiel unu el ties malmultaj malnovmondaj reprezentantoj.

Laŭ koloro, morfologio kaj akrobata kutimaro ĝi ege similas al vireo. Tamen ĝi havas elstaran kreston kiel multaj membroj de la grupo de "juhinoj", kio kune kun la nekutima biogeografio utilis por malheligi ties veran rilataron dumlonge.

Tiu specio havas kiel plej parto de Vireedoj olivverdecajn suprajn partojn, dum sube estas blankeca kun flava suba ventro. El la du subaj koloroj devenas la latina scienca nomo kie zantholeuca estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “flava” kaj “blanka”. La plej karaktera distingilo de la specio, genro kaj rilate al resto de Vireedoj estas tre elstara kaj densa kresto en kapopinto. La rekta beko kaj kruroj estas rozkolorecaj.

Geografia variado estas banala kaj la sugestitaj rasoj estas konsiderataj nefirmaj; tiele griseiloris (el sudorienta Junano kaj Gujĝoŭo orienten al Tajvano) estis sinonimigita kun tyrannulus, kaj same ĉe sordida (orienta Tajlando kaj suda Hindoĉinio) kaj interposita.

Ĉiukaze oni agnoskas la jenajn subspeciojn kaj distribuadon:

  • nomiga zantholeuca (Blyth, 1844) - Nepalo, Butano, ĉiuj nordorientaj barataj ŝtatoj, orienta Bangladeŝo, suda Ĉinio (okcidenta kaj suda Junano), kaj tra sudorienta Azio (escepte norda kaj sudorienta Tajlando kaj norda Hindoĉinio).
  • tyrannulus (Swinhoe, 1870) - sudorienta Ĉinio (sudorienta Junano kaj suda Gujĝoŭo orienten al Jianĝi kaj Fuĝjano, inklude Hajnanon kaj Hongkongon), Taivano, norda Tajlando kaj norda Hindoĉinio.
  • canescens (Delacour & Jabouille), 1928 - sudorienta Tajlando kaj sudokcidenta Kamboĝo.
  • saani (Chasen, 1939) - nordokcidenta Sumatro.
  • brunnescens (Sharpe, 1876) - Borneo, inklude Pulau Laut (ĉe sudorienta marbordo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Donakobio kaj
  • Ĥameo, amerikaj membroj de la “Sylvioidea” kiuj estas la plej proksima parencoj de (aŭ apartenas al) malnovmondaj Megaluredoj kaj Silviedoj, respektive
  • Pterutjoj, genro Pteruthius; tradicie lokita en la Timaliedoj sed eble la plej proksimaj parencoj vivantaj de la Erporno

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]