Ervigio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ervigio

Ervigio (? - 15-a de novembro de 687), estis reĝo de visigotoj (680 - 687). Estis filo de Ardabasto kaj de lia edzino Galesvinda aŭ Glasvinda (n. ĉ. 610, filino de Ĉindasvinto) aŭ Goda (nevino de Ĉindasvinto), nepo de Atanagildo (n. 581) kaj de lia edzino Flávia Juliana, pranepo de Sankta Hermenegildo kaj trinepo de la reĝo Leovigildo.[1]

Ervigio alvenis al la trono post konspiro dum kiu oni trompis kaj narkotigis la reĝon Vambo, por post falo en tiu stato tondi ties hararon kaj monaĥigi lin, ĉar tio malpermesis lin reiĝi reĝo. Ervigio probable estris tiun konspiron, kun la arkiepiskopo de Toledo, Juliano la 2-a (680-690), kiu kronigis tiun kiel novan reĝon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luís Paulo Manuel de Meneses de Melo Vaz de São Paio, "A Herança Genética de D. Afonso Henriques", Universidade Moderna, 1ª Edição, Porto, 2002, Árv. XXVa