Ervin Wolfram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 07:00, 21 feb. 2014 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Ervin Wolfram, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Wolfram Ervin estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1982) de Hungara Scienca Akademio.

Ervin Wolfram [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.

Biografio

Ervin Wolfram estis trudlaboristo en 1944. Li frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo. Li akiris diplomon pri kemio en 1947, post 2 jaroj li ricevis la duan diplomon, krome li doktoriĝis. Komence li instruis en Budapeŝto, sed ekde 1954 li multe strebis por instruevoluo en universitato de Debrecen. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1958, li doktoriĝis en 1966 antaŭ la akademio. Inter 1958-1962 li instruis en universitato en Dresdeno, poste li estis katedrestro en Universitato Eötvös Loránd. Li profesoriĝis en 1959 en Dresdeno. En la studjaro 1983 li estis vicrektoro. Li okupiĝis precipe pri la koloidoj kaj menciindas, ke li ofte violonludis.

Memorigiloj

Elektitaj publikaĵoj

  • A hõmérséklet befolyása liofil gélek peptidizációjának sebességére (1948)
  • Über die Kinetik der Peptisation Kolloid Zeitung (1955)
  • A hidrogénperoxid bomlása diszperz rendszerekben (1958)
  • Nedvesedés és folyadék adhézió (1983)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.