Erwin Obermair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 12:52, 20 aŭg. 2013 farita de Jean-François Clet (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Asteroidoj malkovritaj : 7
Ĉiuj kun Erich Meyer
14057 Manfredstoll 15-a de januaro 1996
15949 Rhaeticus 17-a de januaro 1998
43955 Fixlmuller 6-a de februaro 1997
48681 Zeilinger 21-a de januaro 1996
58499 Stüber 3-a de novembro 1996
85411 Paulflora 3-a de novembro 1996
100485 Russelldavies 3-a de novembro 1996

Erwin OBERMAIR (naskiĝis en 1946) estas aŭstra astronomo.

Profesie, li estas teknikisto. Li estas ankaŭ konata astrofotisto kaj popularigisto de astronomio.

Minor Planet Center kreditas lin de la kun-malkovro de 7 asteroidoj inter 1996 kaj 1998,[1] en kunlaboro kun Erich Meyer. Ambaŭ estas kun-mastrumantoj de la privata observatorio Meyer/Obermair, elde kiu ĉiuj malkovroj estis faritaj.

La asteroido 9236 Obermair [2] estas nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. Asteroido (9236) Obermair, de IAU Minor Planet Center (angle)