Erwin Panofsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:20, 20 aŭg. 2014 farita de Longharulo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Erwin Panofsky (naskiĝinta la 30-an de marto 1892 en Hanovro; mortinta la 14-an de marto 1968 en Princeton, Nov-Ĵerzejo, Usono) validas kiel unu el la plej eminentaj arthistoriistoj de la 20-a jarcento kaj kiel kunfondinto de la ikonologio, kiu okupiĝas kompletige al la indiferenta formanalizo pri la simbola eldiro de bildo.[1]

En 1920 li komencis instrui ĉe la universitato de Hamburgo, kie li en 1927 fariĝis ordinara profesoro. En 1933 la nazioj post la potencopreno lin maldungis, ĉar li estis judodevena. Tial li elmigris al Usono, kie li instruis ĉe la universitato Princeton.

Erwin Panofsky malvolvis trifazan skemon por la interpretado de artverkoj; ĉiu el la tri esplorfazoj malkovru laŭ tio po unu signiftavolon de la interpretenda artverko.

Ligoj eksteren

Referencoj

  1. Klaus Mlynek: Panofsky, Erwin. En: Hannoversches Biographisches Lexikon (siehe Literatur)