Erwin Schrödinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erwin Rudolf Josef Alexander SCHRÖDINGER ([ˈɛrviːn ˈʀudɔlf ˈjoːzɛf ˌalɛˈksandɐ ˈʃrøːdɪŋɐ]; Esperantigite Ervin Rudolf Jozef Aleksandr Ŝredinger) (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1887 en Vieno-Erdberg, mortis la 4-an de januaro 1961 en Vieno, estis aŭstra fizikisto, pioniro de kvantuma mekaniko.

En 1933 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko.

Li elpensis la mensan eksperimenton pri la kato de Schrödinger, kiu kontribuis al lia konateco inter laika publiko, sed krome enhavas gravan signifon pri la interpretado de kvantuma mekaniko.