Distrikto Ercmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erzgebirgskreis)
blazono mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Saksio
Administra urbo: Annaberg-Buchholz
Areo: 1 828 km²
Loĝantoj: 328 850 (fine de decembro 2022)
Loĝantoj po km²: 199
Aŭtokodoj: ERZ, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj ANA, ASZ, AU, MAB, MEK, STL, SZB kaj ZP
Komunumoj: 65

La distrikto Ercmontaro (germane Erzgebirgskreis) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Annaberg-Buchholz. La distrikto kovras areon de 1 828 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 328 850 loĝantojn. Pri la geografia regiono de la mezalta montaro konsistiganta la distriktan nomon ankaŭ vidu la apartan artikolon Ercmontaro.

La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Aue-Schwarzenberg, Annaberg, Stollberg kaj Meza Ercmontaro. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

situo de la distrikto ene de Saksio