Erzhausen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erzhausen
Blazono
Erzhausen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Erzhausen in DA.svg
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj
Koordinatoj 49°57′N 8°38′O  /  49.95°N, 8.633°O / 49.95; 8.633 (Erzhausen)
Alto super la marnivelo 112 m
Areo 7,4 km²
Loĝantaro 7503 (stato 2011-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06150
Poŝtkodo 64390
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala kodo 06432006
LOCODE DE ERZ
Komunumestro Rainer Seibold
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Rodenseestr. 3
Komunuma retejo www.erzhausen.de
v  d  r
Information icon.svg

Erzhausen (prononcu Erc-haŭzn') estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio. Fine de decembro 2011 la komunumo havis 7503 loĝantojn.

Geografio[redakti]

Al Erzhausen norde najbaras la urbo Mörfelden-Walldorf (distrikto Groß-Gerau) kaj la komunumo Egelsbach (distrikto Offenbach), sudoriente la sendependa urbo Darmstadt, kaj sudokcidente la urbo Weiterstadt.

La fervojo kaj Erzhausen[redakti]

stacidomo de Erzhausen

Ĉar multaj laboristoj kaj metiistoj ekhejmis en Erzhausen, sed laboris en la grandaj urboj DarmstadtFrankfurt am Main 10 ĝis 30 kilometrojn for, en la jaro 1888 la komunumo estis ligita al la fervojo, kiu transportu norden al Frankfurt kaj suden al Darmstadt. En 1903 la hodiaŭa stacidomo konstruiĝis. En 1997 la fervoja linio plimoderniĝis, la publik-transporta komunumo 'Rhein-Main-Verkehrsverbund' (RMV) kreiĝis kaj la linio Frankfurt-Erzhausen-Darmstadt iĝis linio de la urba fervojo S-Bahn. Ekde tiam la trajnoj ĉiujn 30 minutojn veturas al Darmstadt suden, Frankfurt kaj plu al Kronberg kaj Bad Soden norden. Tio bonas por la daŭre granda parto de la loĝantoj, kiuj plu laboras en la grandaj urboj.

Post malfermo de la S-Bahn la malnova stacidomo ne plu bezonatis, ĉar necesis krei novajn platformojn kaj novan stacidometon. Ekde 2001 la urbo renovigis la konstruaxjon, kaj intertempe tie ekloĝis la urba biblioteko, kiu nun nomiĝas "libra stacidomo".

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    paĝo de la urbo, germanlingva