Erzsébet Galgóczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Galgóczi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1930 (1930-08-27)
en Győr
Morto 20-an de majo 1989 (1989-05-20) (58-jaraĝa)
en Győr
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo vd
Partio Partio de Hungaraj Laboristoj vd
Memorigilo Erzsébet Galgóczi
Familio
Amkunulo Hilda Gobbi vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistoscenaristopolitikistoaŭtoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erzsébet GALGÓCZI [erĵEbet galgOci], hungare Galgóczi Erzsébet, Esperante Elizabeto Galgóczi estis hungara verkistino kaj dramisto.

Erzsébet Galgóczi naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1930 en Ménfőcsanak [mEnfOĉanak] (nuntempa urboparto de Győr). Ŝi mortis la 20-an de majo 1989 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Galgóczi frekventis lernejojn en Ménfőcsanak kaj Győr, inter 1950-1955 altlernejon en Budapeŝto. En la 1950-aj jaroj ŝi ofte okupiĝis pri problemoj de kamparanoj, ŝiaj opinioj ofte ne estis la samaj, ol de komunistoj. Tamen post 2 jardekoj ŝi estis jam sukcesa verkistino. Ŝi longe kunvivis kun aktorino. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1978, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Egy kosár hazai (Korbo da hejmaj manĝaĵoj), noveloj, 1953
  • Félúton (Duonvoje), etromano, 1962
  • Fiú a kastélyból (Knabo el la kastelo), noveloj, 1968
  • A főügyész felesége (Edzino de la ĉefprokuroro), teatraĵoj, 1974
  • Vidravas (Lutrokaptilo), romano pri misakuzo kaj misproceso, 1984, en 1989 ankaŭ teatraĵo
  • Idegen a faluban (Fremdulo en la vilaĝo), noveloj, 1984
  • Kinek a törvénye? (Kies leĝo?), teatraĵo, 1976
  • 5 scenarlibroj de filmoj
  • 12 scenarlibroj de televiziaj filmoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio