Erzsébet Zsombory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Erzsébet Zsombory
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1913 (1913-10-01)
en Baciu
Morto 13-an de aŭgusto 1997 (1997-08-13) (83-jaraĝa)
en Kluĵo
Okupo
Okupo pentristo • operkantisto • reciter • aktoro
vdr

ZSOMBORY Erzsébet [ĵombori] [Póka Zsombory Poka Zsombori Elisabeta Szombory Elisabeta] estis rumanuja hungara pentristino naskita la 1-an de oktobro 1913 en Kisbács kaj mortinta la 13-an de aŭgusto 1997 en Kluĵo. Ŝi estis onklino de Erzsébet Zsombori.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Zsombory finis siajn studojn en 1938 en la Belarta Akademio de Temeŝvaro. Paralele kun siaj belartaj studoj ŝi studis ankaŭ en muzikakademio de Kluĵo. Inter 1942 kaj 1950 ŝi instruis desegnon en Gherla kaj Kluĵo. Ekde 1950 ĝis 1967 ŝi estis kantistino de la Kolozsvári Állami Magyar Opera.

Fonto[redakti | redakti fonton]