Erzsébet-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet-ponto
Erzsébet híd
pendoponto • ŝtala ponto • vojponto
Estiĝo 1964
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 29′ 27″ N, 19° 2′ 57″ O (mapo)47.49083333333319.049166666667Koordinatoj: 47° 29′ 27″ N, 19° 2′ 57″ O (mapo)
Erzsébet-ponto (Budapeŝto)
Erzsébet-ponto (Budapeŝto)
DEC
Erzsébet-ponto
Erzsébet-ponto
Lokigo de Budapeŝto en Hungario
Situo de Erzsébet-ponto
Map
Erzsébet-ponto
vdr

Erzsébet-ponto [erĵEbet] (=Elizabeta) estas kabloponto kaj pendoponto en Budapeŝto super la Danubo, kiu pilastron ne havas en la rivero. Tiu ponto troviĝas en akso de la ĉefurbo en direkto oriento-okcidento. Tie la Danubo estas plej mallarĝa.

La nuna Erzsébet-ponto, fone estas Pest
La origina malnova Erzsébet-ponto en 1903

La ponto (kiel ĉeno-ponto) konstruiĝis inter 1898-1903 el enlandaj materialoj kaj oni nomumis ĝin pri Elizabeto de Aŭstrio-Hungario ĵus mortinta. La ponto estis 290 m-ojn longa kaj ĉe la finoj aliĝis po 42 m-ojn longaj superteraj partoj. Larĝo estis 18 m. 2 trotuaroj limis la ponton. Meze tramoj trafikis. Inter 1903-1926 tiu ponto estis la plej longa aperturo-ponto de la mondo.

En 1945 la faŝistoj eksplodigis la ponton. Nur en 1964 ĝi rekonstruiĝis, aspektis pli moderna kabloponto. Ĝi larĝis 27 m-ojn, komence ankaŭ tramo uzis ĝin, kiu baldaŭ ĉesis, tial nun por aŭtoj estas duoble 3 strioj. La tuta longo estas 379 m.

La trafiko venanta el Pest disiĝas post la ponto. Grava vojo preteriras monton Gellért, la ceteraj vojoj sekvas la Danubon ambaŭdirekte. Ĉe monto Gellért apud la ponto troviĝas monumento pri Sankta Gerardo. En Pest ĉe la ponto skulptaĵo pri Petőfi situas.