Erzsébet Surány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Surány
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1911 (1911-11-14)
en Budapeŝto
Morto 26-an de novembro 1972 (1972-11-26) (61-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ilustristo • grafikartisto • kostumdezajnisto
vdr

Erzsébet SURÁNY [ŝura:nj] estis rumania hungara grafikistino, ilustristino. Ŝi naskiĝis en Budapeŝto la 14-an de novembro 1911 kaj mortis la 26-an de novembro 1972 en Kluĵo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Surány faris siajn artajn studojn en privatskolojn. De 1945 ŝi vivis en Kluĵo. Inter 1950–55 ŝi estis artdirektorino de la pupteatro de Kluĵo, poste ĝis 1958 sekciestrino de la Transilvania Etnografia Muzeo. Ŝi ilustris plurajn porjunularajn librojn (Zoltán Veress: Irgum-Burgum Benedek. 1959; Jenő Kiss: Gépek erdeje. 1960; Kék virág. 1961; Cervantes: Don Quijote. 1971). Ŝi dizajnis ankaŭ afiŝojn kaj pupkostumojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]