EsPodkasto
esPodkasto estas podkasta elsendo, farita de Rolfo el Zuriko, Svisio, kutime (teorie) monate. La mezuma daŭro de ĉiu elsendo estas 12 minutoj. esPodkasto komenciĝis per provelsendo en septembro 2005, sed la unua vera epizodo aperis en novembro de 2005.
La subtitolo de esPodkasto estas "ĝoju aŭ frenezigxu!" (intenca ikso). La podkasto ne celas la movadon, sed precipe la lingvon mem. La programo estas iom loza kaj (intence) duonserioza.
ePisOdo 0030 [redakti]
oficiale la lasta ePisOdo. muziko: dave stewart: "lilly was here".
ePisOdo 0029 [redakti]
pri komputeko.net, la prikomputila terminokolekto. muziko: abanda shake: "cat" (kato): http://www.myspace.com/abandashake
ePisOdo 0028 [redakti]
kontribuo de goberiko pri dialektiĝo en esperanto. scio, konscio, konscienco. muziko: yael naïm: "new soul" (nova animo): [1]
ePisOdo 0027 [redakti]
la laste epizodo en 2007. denove eta babilado kun ljubĉo. ĉifoje pri dialektoj en esperanto. ne vere informplena elsendo. iom superflua fakte. tamen iom bona muziko en la podgufujo: la japana grupo suiren: "attention please".
ePisOdo 0026 [redakti]
pri la estonteco. mencio de libro de naomi wolf: [2] muziko: supernova. ligoj al supernova: vinilkosmo [3] peco "pasio en katen’": ĉe farbskatol: [4] ĉe youtube: [5]
ePisOdo 0025 [redakti]
gasto en la elsendo: ljubcho. li kaj rolfo balilumas pri la demando "kio estas plibonigenda en la lingvo esperanto?"
ePisOdo 0024 [redakti]
gasto en la elsendo: ljubcho. li kaj rolfo provas silenti unu minuton en esperanto.
muziko: mathew ebel, "lost my way":
ePisOdo 0023 [redakti]
babilado kun ljubcho pri la demando: ĉu ni ankoraŭ bezonas klubojn kaj asociojn (en la nevirtuala mondo)?
muziko: esperanto desperado, "festeno": esperantodesperado.dk, muziko havebla ĉe vinilkosmo.com
ePisOdo 0022 [redakti]
reagoj de diversaj aŭskultantoj: roberto (tas.esperanto.org.au), mastro jano (vidu poemon sube), toño del barrio (personal.telefonica.terra.es/web/tdb), ikuko kitagawa.
Kreo el nenio (mastro Jano)
Por mi norma estas paso, superfluas la pasio. Ĉar saltema, por la pulo,superfluas la pulio. Por maŝino, estas fero, superfluas la ferio. Ne konvenas kontraŭ lamo, superfluas la lamio. En bazaroj estas varoj superfluaj kun varioj. El la voĉoj estas aro supre flua la ario. La nenio estas vana, do superflua, pensis Dio, la nenio absoluta iĝis tiam "io" tuta. Jen regulo estas baza, povas studi ĝin Blazio. Devo devas esti hobo*, superfluas la hobio, jam el kapo mankas rado, superfluas elradio.
- ne ekzistas tiu vorto en Esperanto, Blazio W. estas profesoro de lingvosciencoj
muziko: girls stuff, "voglia di": http://www.9t9.ch/go
ePisOdo 0021 [redakti]
209 novaj vortoj en esperanto! dank'al la akademio de esperanto: http://akademio-de-esperanto.org
tri el tiuj vortoj: amendi, anĉo, areo.
muziko: alamantra, "symphonette": http://www.myspace.com/alamantra
ePisOdo 0020 [redakti]
sekvoj de la letero de steve jobs.
tri retaj radioprogramoj 24-horaj:
radio-esperanto: http://www.radio-esperanto.com
radio jászberény: http://87.242.26.81:8000 (kopii adreson en la elsendfluan programon)
radio aktiva: http://radioaktiva.esperanto.org.uy (kopii adreson en la elsendfluan programon)
muziko: irene b "un nuovo camino". http://www.irene-online.net/
ePisOdo 0019 [redakti]
publika letero de steve jobs (firmao apple): "pensoj pri muziko" (fakte temas pri kopiprotektita muziko)
muziko: brand new heavies "all fired up".
ePisOdo 0018 [redakti]
leteroj. kiel lerni esperanton parole/aŭde?
muziko: irene b "mi realidad". http://www.irene-online.net/
plej eta retejo: guimp.com [6]
ePisOdo 0017 [redakti]
intervjuo kun ljubĉo, 3a parto.
ePisOdo 0016 [redakti]
intervjuo kun ljubĉo, 2a parto.
ePisOdo 0015 [redakti]
intervjuo kun ljubĉo, 1a parto.
ePisOdo 0014 [redakti]
temo: fekado . fekvortaro: "tabuaj vortoj en esperanto" . tiu podkasto havas la averton "maldeca" (unua maldeca esperanto-podkasto).
ePisOdo 0013 [redakti]
temo: planlingvo tokipono (toki pona) . vorttrezoro: trista | kurta | frida | olda | liva . bildo: podkasto-logotipo
ePisOdo 0012 [redakti]
vortoj: turpa, hida virtuala mondo: dua vivo [7]
ePisOdo 0011 [redakti]
vortoj: piko, trefo | reĝo, damo, fanto (bubo) | aso PIV fojfoje stulte difinas vortojn nova podkasta projekto muziko: Andrew Buscemi, "yoposayo"
ePisOdo 0010 [redakti]
vortoj: kero | karoo (rombo | lozanĝo) poŝtelefono en diversaj lingvoj muziko: "Stacked up cloud" de lunar drive
ePisOdo 0009 [redakti]
kial ne estas datoj ĉe la esPodkasto la 5 gajnantoj de premioj (poŝkartoj aŭ @esperan.to-adreso) metu vin sur la [frappr-mapon] eltranĉitaj superfluaj sonaj eroj (aahm k.s.) iomete pri personaj kaj fakaj podkastoj: esPodkasto estas ambaŭeca nova podkasto: "ĉi tie nun" de krize: http://www.zervic.com/chitienun/ muziko: Alamantra, "Surfbabe", fona muziko: Brain Buckit, "Baja taxi" odo | obstrukco | obteni
ePisOdo 0008 [redakti]
letero (pri furzi) de vilchjo, vidu liajn retejojn http://kafejo.com kaj http://komputado.com muziko de evan stone: "grapes" kaj "kcams" metu vin sur la frappr-mapon fonduso | fondaĵo (fondi) | fonduo letero de s-ro "ne gravas" iom pri rolfo, pri ŝablonoj/antaŭjuĝoj nova jaro
ePisOdo 0007 [redakti]
letero de arnold victor ipodder zamenhof-tago brodkasti (emisii, elsendi) semujo (podo (ipod)) idilio | idli podsafe music network dĵ kunar http://www.download.com/kunar kaj http://www.mp3.com.au/kunar rimarkaro pri podkastoj (ne klaku, vi jam troviĝas ĉi tie!)
ePisOdo 0006 [redakti]
korpaj bruoj: terni, tusi, oscedi, singulti, rukti, ronki, ŝmaci, spiregi, blovpurigi la nazon, furzi. krome pri (mal)transitiveco de verboj: eki, komenci, starti, fini, ĉesi.
ePisOdo 0005 [redakti]
reago. donacetoj. podo. podkasta kulturo.
ePisOdo 0004 [redakti]
rekomendinda podkasto. proverboj.
ePisOdo 0003 [redakti]
ĉu ni bezonas zamenhof-tagon? pri la 15a de decembro.
ePisOdo 0002 [redakti]
unu el tri personoj bojkotas almenaù unu markon.
ePisOdo 0001 [redakti]
unua podkasto.
diversaĵoj [redakti]
fona muziko ePisOdoj 0004 ĝis 0006: kyoto jazz massive: «mind expansions» http://music.download.com/kyotojazzmassive kaj http://www.compost-records.com/sections/labels/cpt_arti/kyoto.php3
ĉiamaj ligoj [redakti]
la oficiala retejo la sonaĵarejo mapo de geaŭskultantoj ejo por via kontribuo
|
||||||||||||
