Escaudœuvres

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Escaudœuvres
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Cambrai
Kantono Cambrai-Est
Urbestro S-ro Patrice Ego
2008-2014
Poŝtkodo 59161
Kodo laŭ INSEE 59206
Demografio
Loĝantaro 3 420 (2004)
Loĝdenso 515 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°11′36″N 3°15′57″O  /  50.19333°N, 3.26583°O / 50.19333; 3.26583 (Escaudœuvres)Koordinatoj: 50°11′36″N 3°15′57″O  /  50.19333°N, 3.26583°O / 50.19333; 3.26583 (Escaudœuvres)
Alto 38 m - 77 m
Areo 6,64 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Escaudœuvres en Francio
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Escaudœuvres estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 3 420 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2004.

Blazono de Escaudœuvres.

Enhavo

Geografio[redakti]

Escaudœuvres estas unu el la komunumoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Cambrai. Ĝi do situas kerne de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.

Escaudœuvres etendiĝas sur 6,64 km². Ĝi situas 30 kilometrojn el Valenciennes kaj 28 kilometrojn el Douai.

Historio[redakti]

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Patrice Ego, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Vidindaĵoj[redakti]

La loka urbodomo datiĝas de la jaro 1884, kaj la preĝejo estis dediĉita al Sankta Petro kaj finkonstruigita en 1861.

Escaudœuvres aparte famiĝis pro la Centra Sukerfabrikejo de Cambrai (Sucrerie Centrale de Cambrai), kiu situas sur ĝia teritorio.

Administrado[redakti]

Escaudœuvres apartenas al la kantono Cambrai-Est, kies ĉefurbo estas Cambrai. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]