Eschenbach LU

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eschenbach
Blazono de Eschenbach
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47°7′59″N 8°19′12″O  /  47.13306°N, 8.32°O / 47.13306; 8.32 (Eschenbach LU)Koordinatoj: 47°7′59″N 8°19′12″O  /  47.13306°N, 8.32°O / 47.13306; 8.32 (Eschenbach LU)
Nombro de enloĝantoj 3439
Areo 13,19 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 6274
Komunumkodo 1026
Mapo de Eschenbach

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Eschenbach estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

[redakti] Geografio

Eschenbach situas 9 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Lucerno sur la akvodislimo inter la Reuss-Valo kaj la valo Seetal.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo Eschenbach limas en nordo al Hochdorf, en nordoriento al Ballwil, en oriento al Inwil LU, en sudo al Buchrain kaj Emmen, en sudokcidento al Rain, kaj en okcidento al Rothenburg.

[redakti] Trafiko

La stacidomo de Eschenbach situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, tio estas la tiel nomita Seetal-Fervojo.

La plej proksima alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A2 troviĝas en Emmen-Sudo en distanco de 8 km kaj al A14 en Gisikon en distanco de 7 km.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Eschenbach datiĝas el la jaro 924 kiel Eskinpah kaj Essinpahc.

La vilaĝo Eschenbach estis ĝis la jaro 1309 servuto de la Baronoj de Eschenbach. Ĉar Walter la 4-a partoprenis en la komploto por mudi la reĝon Albrecht, la Habsburgoj konfiskis lian posedaĵon kaj Eschenbach tiam apartenis ĝis la jaro 1385 al la habsburga distrikto Rothenburg. En 1385 la distrikto Rothenburg estis konkerita de la urbo Lucerno kaj fariĝis lucerna voktejo ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Eschenbach apartenis nun al helveta distrikto Hochdorf, el kiu fariĝis en la jaro 1803 la nuna lucerna distrikto Hochdorf.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo Aliaj lokoj kun la nomo Eschenbach

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo Oficiala retejo de la komunumo Eschenbach
Ekstera ligilo Eschenbach en la Historia Leksikono de Svislando
Ekstera ligilo Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono


Distrikto Hochdorf
Pic Hochdorf.png
Altwis 372.jpg
Aesch - Altwis - Ballwil - Emmen - Ermensee - Eschenbach - Hitzkirch - Hochdorf - Hohenrain - Inwil - Rain - Römerswil - Rothenburg - Schongau
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj