Kojlobacilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Escherichia coli)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kojlobacilo

Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Filumo: Proteobacteria (proteobakterioj)
Klaso: Gammaproteobacteria (gamaproteobakterioj)
Ordo: Enterobacteriaceae
Familio: Enterobacteriaceae
Genro: Escherichia
Escherichia coli
(Migula 1895) Castellani kaj Chalmers 1919
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
E.coli-colony-growth.gif
E.coli-colony-growth

Kojlobacilo[1], scienclatine Escherichia coli [eŝeRI:hia KO:li] aŭ E. coli [e:KO:li] estas gram-negativa bakterio kiu interalie loĝas en la kojlo (malsupra parto de intestoj) de mamuloj. Sciencistoj tre bone pristudis la kojlobacilon, kaj ili scias pri ĝi pli ol pri iu ajn alia mikroorganismo.

Kojlobacilo normale kreskas en la grundo kaj en la grandaj intestoj de diversaj mamuloj, inkluzive de homoj, kiel parto de la intesta mikrobioto. La plejmulto de la stamoj de kojlobacilo ne kaŭzas malsanon, sed kontraŭe helpas animalojn akiri vitaminojn kaj digestan nutraĵon. Kelkaj stamoj de kojlobacilo kaŭzas malsanon ĉe homoj.

Kojlobacilo normale ne troviĝas en nutraĵo aŭ akvo. Se nutraĵo ne estas bone preparita per pura ilaro, kojlobacilo povas kreski en ĝi. Se kojlobacilo troviĝas en akvo, povas esti ke la akvo malpuriĝis pro kontakto kun kloakaĵo.

Latine la bakterio nomiĝis laŭ Theodor Escherich, kiu malkovris ĝin en 1885. Oficiale ĝi ricevis la nomon en 1919.

La plej bona kuracmetodo kontraŭ kojlobacilo estas trinki multe da likvo por preventi troan sekakviĝon. Ne prenu antibiotikon. Vizitu kuraciston se vi havas la sekvajn simptomojn:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]