Kojlobacilo
Escherichia coli | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Escherichia coli (Migula 1895) Castellani kaj Chalmers 1919 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Escherichia coli aŭ E. coli estas gramnegativa bakterio kiu interalie loĝas en la homaj intestoj. Sciencistoj tre bone pristudis la E.-coli-on, kaj ili scias pli pri la E. coli ol pri iu ajn alia mikroorganismo.
E. coli normale kreskas en la grundo kaj en la grandaj intestoj de pluraj mamuloj, inkluzive de homoj. La plejmulto de la stamoj de E. coli ne kaŭzas malsanon, sed kontraŭe helpas animalojn akiri vitaminojn kaj digestan nutraĵon. Kelkaj stamoj de E. coli kaŭzas malsanon ĉe homoj.
E. coli normale ne troviĝas en nutraĵo aŭ akvo. Se nutraĵo ne estas bone preparita per pura ilaro, E. coli povas kreski en ĝi. Se E. coli troviĝas en akvo, povas esti ke la akvo malpuriĝis pro kontakto kun kloakaĵo.
La bakterio nomiĝis laŭ Theodor Escherich, kiu malkovris ĝin en 1885. Oficiale ĝi ricevis la nomon en 1919.
La plej bona kuracmetodo por E. coli estas trinki multe da likvo por preventi troan sekakviĝon. Ne prenu antibiotikon. Vizitu kuraciston se vi havas la sekvajn simptomojn:
Vidu ankaŭ
- la tekston pri la subspeco Intestohemoragiaj bakterioj Escherichia coli